Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cirkonstancoj en la batalo por la interesoj de burĝaro.

Tiaj ĉiujn nomitajn specojn de naciismo: antisemitismon, rasan malamon, patriotismon, faŝismon — la proletaro celas forigi per internaciismo de sento, penso kaj agado.

La naciismo sin apogas per malsamlingveco de popoloj, per la manko de universala mondlingvo. Nuntempe esperanto helpas la unuecon kaj kunecon de diverslanda proletaro, estante sola, facile akirebla por la vastaj popolamasoj internacia interkomunikilo kaj ligilo.

Jen kion skribas Lenin pri internaciismo: „La laboristoj kreas en la tuta mondo sian internacian kulturon… Al la mondo de naciisma subpremado, naciisma interofendado aŭ popoldisiĝo — la laboristoj kontraŭstarigas novan mondon de la unueco de laboruloj el ĉiuj naĉioj“ (vol. XIX, pĝ. 29).

Plue: „La marksismo antaŭmetas anstataŭ iu naciismo — internaciismon, kunfandiĝon de ĉiuj nacioj en supera unueco, kiu kreskas por ni okulvideble kun ĉiu kilometro da fervojo, kun ĉiu internacia trusto, kun ĉiu (internacia laŭ sia ekonomia agado kaj ankaŭ laŭ sia ideologio, laŭ sia celado) laborista asocio“ (Samloke, pĝ. 52).

Plue: „La kapitalistoj kaj bienposedantoj per ĉiu kosto deziras disigi la laboristojn de diversaj nacioj, kaj la mondpotenculoj bonege kunvivas, kiel akirantoj de „profitdonaj“ milionaj