Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj fine: „La celo de socialismo estas ne nur forigo de la disigiteco de l’homaro je etaj ŝtatoj kaj de ĉiu apartiĝo de la nacioj, sed ilia kunfandigo“ (Samloke, pĝ. 171).

Ke la internaciismo estas, laŭ „difino“ de k-do Lanti, politika sistemo — tio ĉi ne estas ĝusta. La internaciismo estas instruo pri komuneco kaj solidareco de la interesoj de la klaso laborista en la tuta mondo. Do en la bazo de la koncepto pri la internaciismo kuŝas la ideo pri unuiĝo de la laboristoj en la tuta mondo. Pli supre mi jam citis la kutiman difinon de tiu ĉi koncepto, formulitan de Lenin. Neniun kompromison, kiel skribas k-do Lanti, inter la naciismo kaj la evoluado de la produktofortoj, havantaj tendencon ekstermi la limojn inter diversaj landoj, la internaciismo proponas aŭ prezentas. La internaciismo nur proponas kaj antaŭvidas la unuiĝon de la laboristoj el ĉiuj landoj sendepende de iliaj limoj. Tiu ĉi do estas la vera koncepto de l’internaciismo.

Jena malgranda ekzemplo montras, kiom fuŝe Lanti prezentas la internaciismon. En unu el siaj artikoloj („Sennaciulo“ № 235), Lanti parolas pri mortinta araba esperantisto, SAT-ano, k-do Nedĵam Mohamed, ke li estis „nur araba patrioto, eble bona internaciisto“, sed ne pli. Tie ĉi Lanti konfuzas du tute diversajn aferojn tre malprave. La internaciismo tute eligas la patriotismon. Se eĉ ekzistas tiaspecaj