Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

patriotoj, kiuj sin nomas internaciistoj [1], tio estas nur amuz(nelegebla teksto). Tial k-do Lanti, opiniante tiujn ĉi konceptaĵojn proksimaj inter si aŭ identaj, tute eraras. Ili estas kontraŭaj unu al la alia kaj unu la alian eligas.

Ni transiru al la plua esploro de la „difino“ de l’internaciismo: „La internaciismo volas gardi la sendependecon de ĉiuj nacioj, konservi la naciajn kutimojn kaj lingvojn, unuvorte ebligi la malvolviĝon de diversaj „naciaj genioj“. Kio koncernas la sendependecon de ĉiuj nacioj, la internaciistoj kontraŭbatalas, same kiel la socialistoj, ĉiaspecan subpremon kaj ekspluatadon. La progreso de l’kapitalismo faras sendube profitoplena la ekzistadon de grandaj ŝtatoj. Sed la socialistoj, gvidantaj la klasbatalon de la laboristaro kontraŭ la kapitalistoj, ne povas limigi sin per la vortoj de k-do Lanti, per kiuj li respondas al k-do Trelleborgano (en „Sullo“ № 239). La lasta skribas, ke oni nenion povas havi kontraŭ utiligo de naturriĉaĵoj en sovaĝaj landoj. Nur oni ne rajtu „sklavigi popolojn“. K-do Lanti en subnoto respondas: „Neniu sennaciulo dezirus tion“.

Kvazaŭ tiu ĉi bondeziro de sennaciulo povas

  1. Ekzemploj de eraroj en la paroladoj de gvidantoj en tiu ĉi senco ankaŭ nenion pruvas.