Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kampoj antaŭ la arbaro apartenas al ĝi“, respondis la urbestro, montrante orienten.

„En tiu direkto, laŭ mia opinio, ankaŭ la fervojo preteriras?“ von Merten demandis.

„Jes, sed ĝi estas ankoraŭ duonan horon pli malproksima, aŭ minimume kvaronan horon.“

„Verŝajne estas nur kvarona horo. Ne povas esti, ke la murdisto nur ĉi tie premegis la kadavron en la sakon, por tio ĝi jam estus estinta tro rigida. La artikoj ankoraŭ fleksiĝis, kiam li faris tion. Verŝajne nur post ekvido de la sakoj, kiujn oni dum la nokto lasis sur la kampo, li ekpensis agi tiel. Ankaŭ la difekto de la haŭto sur la maldekstra vango estas klarigebla nur per tio, ke la kadavro tuj post la murdo estis ĵetata el la kupeo. Ĉu tie estas fervojo digo?“

„Tiukaze la sango ne plu estus eliĝinta. Sed ĉi tie estas iom da sekiĝinta sango sur la vango. Krome ankaŭ la sako sur la interna flanko devus montri sangmakulon, kaj tio ne estas.“

„Sed kial ne estas haŭtodifektoj sur la manoj?“

„Ĉar la sinjorino surhavis gantojn kaj ĉar la falego ne estis tiel forta, por krevigi ilin. Sed nun ni volas serĉi postsignon, antaŭ ol noktiĝos.“

Merten iris tra la arbaro al ties rando, por poste kune kun Kruse esplori ĉi tiun. Sur la tero, malsekigita per degelinta neĝo, ankaŭ pli malnovaj piedsignoj ankoraŭ klare markiĝis. Subite von Merten ekhaltis. „Jen la piedsigno de la murdisto“, li diris.

„El kio vi vidas tion?“ la sekvinta urbestro demandis.

„El la profundeco de la enpremo. Tiu, de kiu devenas ĉi tiu piedsigno, portis pezan ŝarĝon. Tamen ne