Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ili reiris al la loko, kie Kruse ankoraŭ fervore serĉis. Ne interrompante lin eĉ nur per unu demando, Merten poste sekvis la piedsignon de la murdisto, facile ekkoneblan sur la malseketa kampo.

Ĝi kondukis rekte al la densaĵo, en kiu la kadavro estis trovita. De tie ĝi ne plu estis ekkonebla, post kiam pluraj homoj, certe ankaŭ scivolemuloj, al kiuj la arbaristo rakontis pri sia trovaĵo, estis irintaj tie. Merten pro tio encirkligis la lokon. Li ĉirkaŭiris ĝin en distanco de unue proksimume dudek, poste de duoble tiom da paŝoj, kun speciala atento observante la flankon for de la fervojo, kaj efektive sur ĝi li retrovis la jam konatajn pied-enpremojn. Li tuj konstatis ilin per komparo kun la farita skizo. Nun li plue laŭiris la piedsignon. Ĝi kondukis en akuta angulo al la ŝoseo, sur kiu ili antaŭe estis veturintaj. Ĉi tie, sur la malmola kaj multe pli suririta vojo, ne plu estis eble, daŭrigi la laŭiradon de la piedsignoj, des malpli, ĉar la nokta mallumo jam komenciĝis.

„Nun ankoraŭ la loko, en kiu la kadavro estis elĵetata, devas esti precize esplorata.“

„Sed estas jame tro malluma, sinjoro kriminalkomisaro.“

„Por tio mi havas mian lanternon.“ Alveninte en la loko de la fervoja digo, kie la piedsigno de la murdisto deflankiĝis de ĝi, von Merten eklumigis sian lanternon kaj komencis plej precize efektivigitan esploron. Rompe difektitaj branĉoj signis la lokon de la surfalo. Sur unu el ili pendis malgranda strio de flave-griza ŝtofo, kiun Merten metis en sian leterujon. Same tien li metis pecon da papero, kiu kuŝis malproksime inter altaj herboj kaj sur unu flanko montris jenan surpreson: