Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ĉu la kadavro ankoraŭ estis freŝa?“

„Tute freŝa. Doktoro Osten opinias, ke la krimo povas esti farita nur en la pasinta nokto. Tiel bela, juna sinjorino! Vere, estas tre domaĝe!“

„Ĉu vi kiel eble plej baldaŭ povas havigi al ni veturilon, por ke ni povu veturi al la loko de l’ trovo? Ĉu la kadavro ankoraŭ kuŝas tie?“

„Certe ĝi ankoraŭ estas tie. Mi relasis tie policiston, kaj ankaŭ la ĝendarmo verŝajne ankoraŭ estas tie. Ĉu mi telefonu al ekspedisto Solm pro veturilo?“

„Mi petas.“

La urbestro iris al la telefono kaj tre baldaŭ revenis, sciigante, ke la veturilo venos post kvarona horo.

„Vi do akompanos nin, sinjoro urbestro?“

„Se estas necese, jes.“

„Ne estas nepre necese, sed estus dezirinde, ĉar supozeble pri kelkaj punktoj mi devos peti informojn.“

„Nu, bone, mi kuniros.“

La veturilo alvenis, kaj ili veturis tra la malglataj stratetoj de la urbeto, post laŭlonge sur ŝoseo, kiu unue kondukis tra kampoj kaj herbejoj, poste tra arbaro. Poste ili flankeniĝis en arbarvojon. Fine, kiam ili ĉi tiun estis laŭveturintaj proksimume kvaronan horon, ili forlasis la veturilon kaj laŭiris piedvojeton. En densejo kuŝis la sako enhavanta la kadavron, gardata de la policisto. La ĝendarmo estis irinta hejmen, por skribi sian raporton kaj poste reveni.

Merten singardeme fortiris la sakon de la tute nuda kadavro, kiun li atente rigardis.

„Nu, ĉu vi vidas ion rimarkindan sur ĝi?“ demandis la urbestro, al kiu la afero ŝajne daŭris tro longe.

„La murditino apartenis al la unuaj klasoj de la societo, estis vidvino, havis bonan porvivon, lastatempe restadis aŭ almenaŭ antaŭ mallonga tempo estis en