Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Sudeŭropo, laŭŝajne estas anglino kaj tre multe okupis sin pri verkistaj laboroj.“

„Ĉu ĉion tion vi povas vidi el la kadavro?“

„Eĉ tre klare. Vidu la bone flegitajn manojn kaj piedojn. Bone flegitajn manojn oni trovas tre ofte, sed zorgeman flegadon de la piedungoj nur en la pli altaj rondoj de la societo, jam pro tio, ke ĝi ĉiam devas esti farata de alia persono. Kaj jen, vidu!“ Li kaptlevis delikatan, nigran fibreton, kiu elstaris inter la dua kaj tria piedfingro de la maldekstra piedo, apenaŭ rimarkeble. „Kio estas tio?“

„Peceto da fadeno“, diris la urbestro, post kiam li atente estis rigardinta ĝin.

„Tute prave. Kaj el kia ŝtofo?“

„Tion mi ne scias.“

„El silko.“ Merten tiris grandigan vitron el la poŝo kaj donis ĝin al la urbestro. „Ŝi do surhavis silkajn ŝtrumpojn, plia signo de ŝia klaso. Kaj nun rigardu la piedon entute, kion ĝi rimarkigas?“

„Al mi nenion, mi senkaŝe devas konfesi.“

„Escepte de la plando, ĝi nenie havas eĉ nur malgrandan malmoliĝon de la haŭto. Do la sinjorino ĉiam surhavis precize adaptitajn ŝuojn. Laŭ tio ŝi ne aĉetis siajn ŝuojn en magazeno, sed farigis ilin laŭ mezuro. Tio estas multe pli kosta, do parolas por tio, ke ŝi havis bonajn enspezojn, same kiel la silkaj ŝtrumpoj.“

„Tio estas ĝusta. Sed plie: kial ŝi estas anglino?“

„Tion mi ankoraŭ ne certe asertas, sed estas verŝajne. Rigardu ankoraŭfoje la piedon, piedoj estas tre instruaj. La plando estas plata. Tio ne povus esti, se ŝi, kiel la plej multaj sinjorinoj, estus portinta ŝuojn kun altaj kalkanumoj, por ŝajnigi la piedojn pli malgrandaj. La kutimiĝo al altkalkanumaj ŝuoj sekvigas kurbiĝon de la piedoj tiamaniere, ke la antaŭa parto pli malsupreniĝas,