Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Aarse
Adasismo
13

A


Aarse (arse) Simon, nederlandano. Nask. 28 dec. 1900 en A’dam. E-isto en San Jose (California). E-isto de de jan. 1930. 38 kursoj, multaj paro ladoj en Nederlando kaj Svedujo, tradukoj, artikoloj.


Abaŝidze Georgo, sovetiano, kartovelo (georgiano), pedagogo. Nask. 1873. Energia propagandisto kaj Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n). instruisto de E en Transkaŭkazio. En 1931 A. atingis gravan sukceson por E en Intersindikata Konsilantaro en Tiflis. Sekr. de Kartvelia komitato de SEU.


Abesgus M., ruso, bankoficisto, komence en Baku, poste en Teheran, kie li estis unua pioniro de E. Al lia plumo apartenas belaj originalaj skizoj pri Baku en ,LI’ kaj originala rakonto Kraljeviĉ Marko premiita en la lit. konkurso de 1896.


Abismoj. Romano originale de Jean Forge 1923, 150 p. »La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed F. povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto . .. Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco.« (Jobo, ,LM’ 1923, p: 140.)


Aborta Rimo v. Rimo


Abstinenculoj, v. Senalkohola kulturo.


Ada, ps. de A. D. Atanasov, v. ,


Adam Eŭgeno, v. Lanti.


Adam Z., ps. de A. Zakrzevvski (v.).


Adams (admz) Alfred John, anglo. Nask. 30 marto 1846, mortis 3 marto 1930 en Hastings. Ĉeestis la UK-ojn aperis plejparte en L. M. Li verkas 1905—14. Fondis la grupon en Hastings. Vigle kaj malavare subtenis la blindulan E movadon.


Adams William George, usonano, redaktilokopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903. Kunfandinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred, de gazeto Amerika E-isto 1808-09. Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio


Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n), svedo, redaktoro. Nask. 4 majo 1894 en Mora. Agis en la lab. movado, 1916-30; traveturis la tutan landon per paroladoj. De 1930 eldonas sendependan kulturan semajngazeton »Minareten«, kiu enhavas regule artikolojn pri E. Jam en 1913 eldonis la hektografitan gazeton La folio, en 1914 la presitan La espero. Faris paroladojn pri E en proks. 300 lokoj, fondis 30 E-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj. Kunfondis SLEA en 1922 kaj ĝian gazeton; estis prez. kaj red. ĝis 1930. Organizis la 8-an SAT-kongreson en Göteborg 1928. Nun prez. de EK en Göteborg. Verkis prop. libretojn 1915, 17, 18, 20, 24, lernolibron por-maristoj,1926, alian lernolibron, 1928, adresaron de svedaj E-istoj, 1928, kompilis Kongres-Albumon pri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri la nova Ruslando: Studvojaĝo en Sovet-Rusio, 1926, kaj Subruĝaj standardoj, 1928.


Adamson Hendrik, estono, instruisto. Nask. 24 sept. 1891. Estona poeto kaj verkisto kun intime elegia humoro, granda reaga sentemo al la krudeco de l'vivrealaĵo. Ekde 1932 li verkas poemojn ankaŭ en E. Liaj poemoj aperis plejparte en L. M. Li verkas recenzojn en la estonaj Informoj


Adasismo. Tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj