elementoj (adas-adas, ema-ema, ita-ita). v. Rimo.
Adelsköld (adelŝöld) Claes A.,
svedo, majoro en la voj- kaj akvokonstrua
korpuso. Nask. 7 sept.
1824, mortis 1 okt. 1907 en Stockholm.
Unua eminentulo favoranta E-n
en S., per malavara monhelpo al la
Upsala klubo por eldoni lernolibron,
per simpatia deklaro pri E, 1896.
Unua komponis muzikon al La Espero (1891).
Adresaroj. La plej utilaj helpiloj por
la praktika uzo de E, kiuj havas gravan
signifon ĝis la ĝenerala akcepto
de E. Ili ebligas la orientiĝon de la
E-istoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ
konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan
rondon dum eksterlanda vojaĝo.
La unua adresaro estis la Adresaro de E-istoj
(v.). Jam en la antaŭmilitaj
jaroj kaj precipe post la milito
int. E-societoj eldonis la nomaron de
sia membraro. UEA jaro post jaro
aperigas en sia jarlibro la adresaron
de siaj delegitoj, kaj tiu ĉi Jarlibro
estas la plej grava inter la nun ekzistantaj.
Ankaŭ SAT, TAGE, IKUE kaj
aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn
aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj
adresaroj estas ankoraŭ la
BES-a Adresaro (v.) kaj la Adresaro de Polaj E-istoj
(v.). Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de
korespondemuloj, en HDE, ,E’ La Praktiko
kaj en aliaj gazetoj.
Adresaro de Esperantistoj. La unua
serio enhavanta unuan milon da
E-istoj estis eldonita de Z en 1889.
39 p. Ĝi entenis adresojn de tiuj
personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron
de Z, sendis al Z la deŝireblan
folion el la broŝuro. (v. Promesoj.)
E1 tiu ĉi unua aro poste multaj
fariĝis fervoraj E-istoj. La pluaj serioj
aperis de tempo al tempo en La E-isto
aŭ en apartaj broŝuroj. La
serioj de 1904 ĝis 1909 estis eldonataj
de Hachette, kompilataj de Menil.
La broŝuroj entenis krom listo de
novaj E-istoj ŝanĝitajn adresojn,
ripetitajn adresojn, alfabetan registron
de la nomoj, kiuj sin trovis en la
broŝuroj, kaj nomaron de E literaturo
kaj gazetaro.
»Kuna sumo de la enskribitoj kreskis jene, 1889 : 1000, 1896 : 4000, 1903 : 7700, 1905 : 11000, 1906 : 13000, 1907 : 16000, 1908 : 19000, 1909 : 22000. (,BIL’ p: 437.)
Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj. Prilaboris Zawada. 1931, 208
p. Kun 4000 nomoj, troveblaj ankaŭ
laŭ fakoj kaj inklinoj.
AEA: Aŭstria E-Asocio, v. Aŭstrujo.
AED: Aŭstria E-Delegitaro, v. Aŭstrujo.
AELA: Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, fondita de Literatura
Mondo. Celo: doni belajn, bonajn
kaj malkarajn librojn al la membroj
de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro 960. Kotizo
sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17.—
por ceteraj plus sendkostoj. La membroj ricevis en 1933. ses librojn kun
1800 paĝoj, inter ili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj. Per tiu sistemo
la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. Literatura Mondo.
Aelita aŭ la Marso formortanta.
Romano de Alekseo Tolstoj,
el la rusa trad. de L. Pil 1928,
200 p. »La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la
tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur la Marson. La stilo
estas senriproĉa.« (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)
Afriko, v. Alĝerio, Egiptujo, Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro,
Maroko, Sudano, Sudafriko, Tunizio.
Agache (agaŝ), Alfred, franco, urbarkitekto. Nask. 24 febr. 1875 en
Tours. Efektivigas artan plivastigon
de urboj: Dunkerque, Rio de Janeiro,
k. a. Faris prelegojn kaj verkojn pri
tiu temo. Faris multajn paroladojn
pri E en diversaj landoj, precipe en
Brazilo.
Aglutina karaktero de E. Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sian propran signifon. (Plena Vortaro).
»Kiel en la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝe preskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone algluiĝas unu al alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia racia E, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia