Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvo tiel plene posedas, E fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto »pralingvo« formiĝas el tri apartaj vorteroj: »pra« (prefikso), »lingv« (radiko), kaj »o« (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, ŝanĝiĝas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sed alfandiĝas, por tiel diri, unu al alia, aliformiĝante kaj ricevante novajn ecojn de la fandajoj.«

v. Ekstereŭropa karaktero de la Esperanta morfologio.

STAMATIADIS.
NOVA GRAM. LIBRO.


Agoriĉ A., serbo, oficisto de ŝtatkontrolejo, nun en Niŝ. Verkis en 1925 lernolibron kaj red. litografitan gazeton Antaŭen.


Agourtine (agurtin), Léon, franco, ĵurnalisto. Nask. 27 apr. 1895 en Bialystok (Polujo). E-iĝis en 1911. Faris prop. broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekr. de ia gazetara Komisiono de SFPE.


Agren (ogren) Arvid, svedo, telefonriparisto en Eskilstuna. Nask. 25 jun. 1887 en Västmanland. E-isto de 1906. Kunfondinto de Klubo E-ista de la laboristoj en Stockholm. Prop. kaj kursgvidado.


Aguilar Blanch (agvilar blanĉ) José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la Valencia Grupo. Estis amiko de Z.


Aguilo Valenti Juan, hispano, d-ro jurista; estis vicurbestro de Palma. Nask. 22 jun. 1884 en Palma, Baleares. Kunfondinto kaj sekr. de EK Palma.


Ahlberg (alberg) Per, svedo. Nask. 21 nov. 1864 en Vestergoetland. Unu el la unuaj svedaj E-istoj, agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 propagandis Ido-n, de 1928 Novialon.


Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto. Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj prop-istoj kaj interpretis tiujn, ktp.


Aibara Susumu, japano, oficisto de Tokia Filio de la Sekr-ejo de Ligo de Nacioj. Nask. 14 jul. 1900 en Kanazawa-si, mortis 20 dec. 1931 en Tokyo-si. En 1921 fondis E grupon en Keio Universitato kaj prezentis al la Univ. kursofinan tezon pri Bahaa Movado kun resumo en E. Konsilanto de JEI. Multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungarujo. Estis honora membro de Hungara Turana Asocio.


Aisberg Eŭgene (ps. Glacimonto; Sam O’var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept. 1905 en Odessa. Ĉefred. de takaj revuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris de 1925. Verkis multajn teknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la franca radiofako de la Int. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis kun Corret la Int. Radio-Revuo (14 numeroj) La Babiladoj pri Radio, kiujn li verkis por tiu revuo, estis poste eldonitaj en 13 lingvoj.


Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.


Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Ĝen. sekr. de SFPE, 1912—14.


Aizpuritis Aleksandrs, latvo, gimnazia dir., antaŭ la mondmilito instruisto ĉe Moskva Instituto de E. UEA-del. de 1922. Verkis int. krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5 aliaj lingvoj, 1912.


Ajayi (aĝaji) Kola, (kristana antaŭnomo: Nathaniel), yoruba-negro, angla ŝtatano, aktoro, E-a prelegisto. Nask. 23 apr. 1906 en Warri, (Nigerio). Restadis longe en Usono. E-istiĝis 1931 en Bydgoscz. (Fratoj Fethke.) Depost 1932 prelegas en E pri Afriko antaŭ ne-E-ista publiko. Li havis en Polujo 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100 personoj, radio-