kantadon; en Ĉeĥoslovakujo 33 prelegojn en 21 urboj antaŭ 12400 p. (apr.-majo 1033), du radioprezentadojn; en Jugoslavujo ĉ. 25 prelegojn (jun.-sept 1033).
Akademio, la supera komisiono de
la Lingva Komitato (v.).
Akbar. Romano de Van Limburg Brouwer,
trad. el la holanda
J.C. kaj J.R.G. Isbrücker
kaj J. Ziermans, 1923,
256 p. Orienta atmosfero, homarama
tendenco, senriproĉa stilo.
Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku),
japano, verkisto, socialisto. Nask.
1883 en Aomori-ken. Studis anglan
literaturon en Waseda Universitato.
Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto
de 1913. Gvidanto de J proleta E
movado. Liajn dramojn junuloj
tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.
AKLE: Aŭstria Katolika Ligo E-ista
v. Aŭstrujo.
Aktarĝiev Georgi, bulgaro, ĵurnalisto
korespondanto de Wolff-agentejo;
antaŭe ŝtata oficisto. Nask. 18
okt. 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofia,
mortis 30 jul. 1933 en Sofia.
Unu el la plej malnovaj kaj
aŭtoritataj E-istaj en B. E-isto de 1898.
En 1904 redaktis la kvaran
jarkolekton de Rondiranto. Gvidis
kursojn, faris paroladojn. Estis prez.
de BEA 1910—12, 1920—27 (BES),
kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.
Aktuaroj (asekur-malematikistoj).
La int. organizo de la aktuaroj plurfoje
okupis sin pri E kaj en 1931 aperis
faka vortareto en E, angla, franca
kaj germana lingvoj.
Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu
frazkonstruo apud la rekta komplemento
staras infinitivo, kiu signas la
agon de l’ rekta komplemento. En
E la AKI estas uzata nur post la
verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti);
ekz; mi vidis lin fali; mi aŭdis
lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre
ne estas »klasika«, tamen, mem Z
rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza
predikata adjektivo: mi vidis lin
falanta; mi aŭdis lin parolanta.
Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la E-a lingvospirito. Do trazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj. KALOCSAY.
Albagés Ventura (albaĥes’) Josep,
kataluno, instr., red. de pedagogiaj
revuoj. Nask. 25 dec. 1877 en
Vimbodi. E-isto de 1907. Fond. de EG-j
en Vic, Manresa, kursgvidanto
depost sia E-iĝo. Premiito de Int.
Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso
en Manresa.
Albanujo. La unua E-isto estis
Lazar Shantja en Skutari (Shkodra)
en 1913. (v. ,E’ 1914, p: 22—23.)
Unua lernolibro aperis en 1928.
E-lingva verko pri Skanderbeg estis
eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis
Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de
Dietterle en la lando troviĝis nur 6
E-istoj. En 1933 UEA-del. nur en
Skutari. En la raporto de la Ligo de
la Nacioj estas legeble, ke la albana
registaro en 1922 enkondukis devigan
instruadon de E en la duagradaj
lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro
aŭ mistifiko.
Alberda Jouke, nederlandano,
policisto. Nask. 11 julio 1885 en
Rauwerderhem, Frislando. Ampleksa socia kaj
faka agado. Prez. de la EG Verda
Stelo en Nymegen, landa delegito de
Int. Polica Ligo.
Alberich Jofre (alberiĉ ĥofre)
Sebastià, kataluno, agento de transportoj.
Nask. 7 jul. 1897 en Barcelona.
E-isto de 1911, prez. kaj ekssekr. de
KEF, sekr. de Int. Floraj Ludoj.
Sub la ps. Saljo verkis kelkajn
originalajn rakontojn kaj skribis
multajn tradukojn kaj recenzojn por
Kataluna E-isto.
Albumo de konataj E-istoj. Red.
Fritz Schuck. 1906. 55 p. kun 111
fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj
de la unua epoko de E.
Aldono al la Dua Libro de l’
lingvo int. estas broŝuro (19 p.)
eldonita de Z en 1888 anstataŭ
promesitaj ses kajeroj. Z anoncas la
decidon de la Amerika Filozofia
Societo (v.), kiu proponis aranĝi int.
kongreson. Z esperis, ke »la tuta sorto
de l’ lingvo int. transiros en la
manojn de l’ kongreso,« kio tamen ne
efektiviĝis. Sed estante singarda, Z
atentigis, ke »ĉiuj diligente laboru laŭ
la vojo jam unu fojon montrita.« (1.
Privat, I. p: 38—42. — La tuta
teksto en OV, p: 29—40.)