Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aldridge G., pastro. Nask. en 1854, mortis 12 okt. 1926 en Auckland. Unu el la plej fruaj pioniroj de E en Novzelando, kie kunfondis la unuan ES-n, kies prez. estis multajn jarojn. Antaŭmilite instruis E-n al pli ol 200 p.


Alegorioj el la naturo. De Gatty, el la angla trad. Gego. Dua eld. 1922, 66 p. »Ĝia ĉarmo ravas la animon de ĉiu meditanta homo. Stilo elegante fundamenta.« (Jobo, L M. 1923, p: 119.)


Alessio Alberto, italo, d-ro pri pura matematiko, admiralo ĉe la marino. Nask. 19 nov. 1872 en Venecia regiono. Verkis multajn sciencajn librojn pri navigado, partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la milito multe laboris por E, ĉefe per artikoloj. Reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920.


Al Eterna Paco. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P.Christaller. 1924, 88 p. »La penso de l’ geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda traduko« (G. S., E, 1924, p: 125.)


Alexander Frederick William, anglo, kuracisto. Nask. 16 febr. 1859 en London. Dum 45 jaroj konata sanitaristo en orienta London. E-istiĝis en 1913 Verkis por Ondo de E, k. a.


Alfus Jozefo, (ps. Alf.), polo, librotenisto. Nask. 9 dec, 1892. Sekr. de PED. Kas. dum la UK en Krakovo, 1931. Artikoloj en Pola E-isto, E-ista Voĉo, HDE.


Alĝerio. (Afriko). La unuaj E-istoj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA-1928) en Alger, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier. La lasta komencis en 1903 neordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis E grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alger kaj aliajn altrangulojn; la grupo 8 marto 1904 jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da prop. artikoloj en »La Nouvelliste d’ Alger«, »Les Nouvelles«, »La Dépêche Algérienne« kaj »Vigie Alg.« Dank’ al la gazetaro E estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro heipis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en E grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis prop. vojaĝon tra la lando: paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis prop. gazeton »Turco-Revue« kaj ellaboris bonan prop. broŝuron. En 1905 venis en Setifa la itala E-isto grafo Gallois kaj eklaboris tie por E. En 1905 Cape-Montrosier devis reiri Francujon, la prez. de la grupo fariĝis Bresson. En apr. 1905 okazis granda E-ekspozicio en Alger, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj. En 1906 aperis E grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alger, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la int. interesojn de la proletaro. Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, E-istoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en A. loĝas izolaj s-anoj, sed ilia helpo estas ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasas la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis E-n, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por E ankaŭ en oficialaj rondoj s-ino Tiard el Paris. En 1933 UEA-del. estis en Alger (ankaŭ ES), Constantine, Philippeville kaj Setif. I. ŜIRJAEV.


Aline. Rakonto de C. F. Ramuz, trad. Saussure. 1911, 138 p. »Eleganta traduko de bone elektita verko... Vero de la personoj ... akurateco de la naturaj priskriboj.« (La Revuo, 1911—12, p : 194.) »La traduko... preskaŭ ĉiam plaĉas. Tamen ĝi kelkfoje haltigas la leganton per novaj formoj aŭ uzo de teĥnika vorto tute senutila en neteĥnika verko.« (Noel ,LI’ 1919, p: 442.) »Modela stilo.« (BIL, p: 361.)


Alings Hendrik Vaiter, nederlandano, bankoficisto. Nask. 28 okt. 1895 en Amsterdam. E-isto de 1926—27. Tuj eklaboris por E, iĝante sekr. de grupo kaj poste estrarano de Fed. de Lab. E-istoj. Red. de ties organo Lab. E-isto. Kunlaboris por Holanda E-isto. Prop. artikoloj.