Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ameriko. v. Arĝentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Ĉilo, Gvatemalo, Honduraso, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Urugvajo, Usono, Venezuelo.


Amfitriono. Komedio de Moliere, el la franca trad. E.Legrand. 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la traduko estis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam la tradukinto eklernis E-n. Tamen la traduko estas »tute korekta, tre facile komprenebla.« (,E’ 1923, p: 27.)


Amo estas pli forta ol morto. Tragedio en kvin aktoj de Janis Rainis, el la latva trad. Ints Ĉaĉe. 1933,XVI kaj 111 p. »Lit. prilaboro kaj dokumente pruvita okazintaĵo el la 17-a jarcento... senfina kaj ideala amo de Maija.« (G. Eckelmann, HDE, 1933, n-ro 39.)


Amo kaj Poezio. Originalaj poemoj de Jan van Schoor. 1928,95 p. »Iom malnovmodaj, sed tamen freŝaj, facilaj, amindaj sonoj de sentanta homa koro, kiuj ofte montriĝas en lerte kunmetitaj rimoj kaj naive karesas la orelojn. S. apartenas al la malmultaj, kiuj ne nur provas, sed ankaŭ povas pensi kaj poemi en E.« (Hungara Heroldo, okt. 1928.)


Ámon Otto, hungaro, jurnalisto, poŝtoficisto, instr. de stenografio. Nask. en 1879, mortis 8 aŭg. 1921. Aktiva pacifisto. Poeto. Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭe en Hung., nun en Rum.), fondis klubon en Kolozsvar (Cluj), kies sekr. li estis. ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.


Amsterdam. ĉefurbo de Nederlando; 749.459 Ioĝantoj. 11-a kongreso de SAT, 2—7 aŭg. 1931, ĉ. 400 partoprenantoj el 14 landoj. Komunista opozicio sensukcese klopodas akiri la gvidadon de SAT. Skismo. Opozicio forlasas la kongreson. SAT restos nepartieca.

BRUIN.


Analiza Historio de la Esperanto-Movado. Verkis E.Drezen. 1931, 96 p. «Kritika verko, kiu analizas la E movadon ne kiel apartan movadon, sed kune kun la aiiaj sociaj movadoj kaj malkovras la interrilatojn kun la nuntempa sociordo,mondmilito, kaj postmiiitaj novaj sociaiaj tendencoj.« (Parvus Piscis, L. M. p: 180.) (V. «Konsisto de la E-istaro«.)


Andersen Axel, dano, pentristo. Nask. 10 okt. 1886 en Svendborg. E-isto de 1919. Gvidis multajn kursojn en Odense kaj en aliaj urboj. Sekr. de CDEL.


Anderson (andersn) Euphemia, skotino, instruistino. Nask. 1 aŭg. 1882 en Rattray. Prez. de Skota EF, 1929—30.


Anderson (andersn) John, skoto, pastro. Mortis 27 marto 1922, 101 jara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restis entuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo.


Andersson Erik Emanuel (ps. Emanuello de Andero), svedo, pentristmastro de fervojaj kompanioj. Nask. 31 marto 1896 en Malmö. Konatiĝis kun E per korespondo kun militkaptitoj en 1916. Sekr. kaj depost 1927 prez. de EK en Malmo. Fondis E hejmon de Malmö kaj E distrikton de provinco Skane. Pli ol 25 kursoj, 2 radioparoladoj. Tradukis E-en {{gsp|Datoj kaj faktoj pri la porpaca movadode Nilsson, 1928, La latva vojo de Topelius, 1924, kelkajn komedietojn; faris muzikon al du poemoj de Z.


Andonoviĉ Drag., serbo, inĝ., univ. prof. ĉe teknika fakultato en Beograd. Fondis kaj red. en 1910 la gazeton Serba E-isto, estis prez. de SES en Beograd dum 1909.


Andrejev Andrej Petroviĉ, sovetiano, ruso. Nask. 24 aŭg. 1864 en gubernio de Poltava (Ukrainlando)en familio de arbaroficisto. Oficis kiel militjuĝisto en Kaŭkazio, Varsovio, Moskvo. E-istiĝis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paĝan ruslingvan libron. (»riĉaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj« laŭ Z.) Post la revolucio A. okupiĝis kun oferemo ekskluzive pri la lingvaj problemoj kaj atingis en tiu rilato gravajn rezultojn. Li estis unu el la unuaj popularigantoj de la jafetida lingvoteorio, ĝian ĝeneralan eksponon kaj rilaton al E li prezentis en broŝuro Revolucio en la lingvoscienco, 1929. Samjare aperis (ruslingve) lia provo de pli profunda lingvesploro