don, sed la nokto montris al mi la Dian universon. Kvankam la nokto alportis al mi doloron, tre ofte malkuraĝigon, tamen en ĝi mi aŭdis la stelojn kantantajn kune, kaj lernis scii la naturon kaj tra la naturo vidi la Dion de la naturo.”
Tiel diras Sro. Hawks, kiu perdis unu piedon kiam li estis malgranda knabo kaj kiu blindiĝis kiam li estis dekkvin jara; per siaj rakontoj el vivoj de bestoj li fariĝis unu el la plej famaj naturosciencistoj de Ameriko. Ĉu mi povas diri la samon? Se mi vivus kiel Sro. Hawks inter la arbaroj en komforta belega domo ĉirkaŭita de multaj familianoj, eble tiam mi ankaŭ povus diri tion ĉi, sed sopirante ĉiam pri naturo mi devis ĉiam vivi en la bruego de tiaj urbegoj kiel Moskvo, Londono, Tokio k. t. p.
En bruego de tiuj ĉi urboj la nokto ne igis min aŭdi la stelojn kantantajn kune, ĝi ne instruis al mi tra la naturo scii la Dion. Ĝi instruis al mi tute