Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

alion, sed pri tio mi nun ne parolos, mi rakontos nun pri tio, kion oni instruis al mi en la lernejo.

Kiam mi estis naŭ jara, oni sendis min al Moskvo por lerni ion en la blindullernejo. La lernejo estis fermita de la tuta mondo, la lernantoj estis permesitaj nek eliri ĝin por siaj aferoj nek iri ĉe gepatrajn hejmojn dum libertempo. Ni ĉiam estis sub la kontrolo de instruistoj. La instruistoj instruis al ni ke la tero estas granda kaj multaj homoj ankoraŭ povas trovi lokon por vivi sur ĝi. Nia amiko Lapin (la knabo dekunu jara) demandis: “Se la tero estas granda, kial do mia patro neniel povas haviĝi eĉ malgrandan pecon da ĝi por kulturi kaj ĉiam devas lui ĝin de la Grafo Orlof?” La instruisto punis lin por la malsaĝa demando; en nia klaso ni povis demandi al nia instruisto nur saĝajn demandojn. Post kelka tempo instruisto demandis al Lapin: “Ĉu vi ne komprenas ke via