Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

demando estas malsaĝa demando?” Lapin ne povis ankoraŭ kompreni kaj li devis stari ĝis kiam li estis kompreninta la malsaĝecon de sia demando. Nur post duonohoro Lapin komprenis sian malsaĝecon kaj estis permesita sidiĝi.

Post la leciono mi demandis al Lapin en kio konsistas la malsaĝeco de lia demando, li diris ke li ne scias.

Mi redemandis: “Sed vi diris ke vi la malsaĝecon komprenis?” “Mi komprenis ke estis malsaĝe stari kaj esti punita pro kia ajn demando,” respondis li.

La instruisto diris al ni ke homoj estas dividitaj en la rasoj, la blanka, la flava, la ruĝa, la nigra k. t. p. La plej civilizita kaj plej progresema raso estas la blanka, la malplej civilizitaj estas la nigra kaj la ruĝa.

Lapin ekstaris kaj demandis: “Ĉu ni estas la plej civilizitaj kaj progresemaj pro nia blanka koloro?” Alia knabo