Sciinte ke Sro. Li Hung-Ĉan apartenas al flava raso mi kaptis lian manon kaj per palpo penis trovi la diferencon inter la blanko kaj flava koloroj. Post kelkaj minutoj mi demandis al la instruistoj: “Ĉu Sro. Li estas vere flava homo?” Instruistoj diris jes.
“Sed mi ne povas trovi ian diferencon inter la blanka mano kaj la flava.”
Lapin aldonis: “Se Sro. Li apartenas al la flava raso certe li devas esti malpli civilizita ol ni, sed al mi ŝajnas ke li estas almenaŭ pli afabla ol nia Mihail.” (Mihail estis nia servisto kiun ni tre malŝatis pro lia malĝentileco.) La tradukisto diris ion al Sro. Li, kaj li multe ridis, sed post lia foriro mi kaj Lapin estis punitaj pro malĝentileco al fremda gasto. Oni permesis al ni nenion manĝi ĝis ni estis komprenintaj nian malĝentilecon. Al la fino de la sama tago ni komprenis tion ĉi kaj estis permesitaj iri kun aliaj por vespermanĝo.