Laŭ-voje al la manĝejo mi diris mallaŭte klininte min al Lapin, ke la manoj de l’flava Sro. Li Hung-Ĉan estis pli agrablaj por tuŝi ol la manoj de nia blanka direktoro. Lapin diris al mi ankaŭ en mallaŭta voĉo, ke li pensas Sron. Li Hung-Ĉan esti nur pli afabla ol nia Mihail sed li pensas ke Sro. Li Hung-Ĉan estas ankaŭ pli civilizita ol niaj blankaj instruistoj.
En la manĝejo nia instruisto ordonis al mi kaj al Lapin stariĝi kaj demandis: “Nun do diru antaŭ ĉiuj pri kio vi murmuris irante tien ĉi?” Elpensi mensogon rapide ni ankoraŭ ne povis tiam kaj balbutante timeme ni diris ĉion. La instruisto tre koleriĝis, li ordonis al ni stari genue sur malvarman ŝtonan plankon kaj diris ke li ne permesos al ni leviĝi ĝis ni komprenos klare niajn erarojn.
Nenion manĝinte, de frua mateno ni baldaŭ komprenis niajn erarojn. Ni