Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
MALESPERA KORO

Mi vagis sur tero, mi serĉis tra mondo,
Deziris mi trovi la fratojn amantajn,
Sed trovis aŭ monstrojn aŭ bestojn savaĝajn
Aŭ ruzajn simiojn nur ĉion mokantajn.

Al frata salut’ ili montras la dentojn,
Per mordo respondas manpremon de l’frat’,
Respondas per kraĉo la koran fratkison,
La fratĉirkaŭprenon per la perfidbat’.

Mi serĉis amikon kun varma fratmano,
Kun koro varmega, fidinda en tut’,
Sed vane, mi trovis nur harpiedegojn
Kun longaj ungegoj de l’ruza monstrbrut’.

Kaj nun mi laciĝis, mi volas ripozi
Profunde en kor’ de l’patrinter’ amanta,
Profunde dormante mi sonĝos eterne
Pri frato-amiko min ĉie serĉanta.