Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Antaŭparolo

Se neniu amas nin, neniu kompatas nian malbenitan popolon, la aŭtoro de La Ĝemo de Unu Soleca Animo estas nia sola fidela amiko. Kiel apostolo de la homaranismo li revis pri la libera mondo, kraĉis je la imperialista kaj militista kulturo, ploris, sopiris kaj indignis por la popolo ofendata, insultata kaj maljuste vivanta. Oni nomas lin revisto, aliaj diras ke li estas anarĥiisto, aliaj timas ke li estas ‘danĝerulo’; ili ĉiuj lin malkomprenas. Li estas homaranisto, nur homaranisto.

Naskiĝinte en unu malgranda vilaĝo en Kurskaja Gubernio, Rusujo, en 1890 nia blinda samideano Vaselj Eroŝenko pasis sian vivon grandparte en la Oriento. Li estas la tria filo de siaj malriĉaj gepatroj. Li blindiĝis de