Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

morbilo kiam li estis infano kaj poste li estis sendita al la blindula lernejo en Moskvo, tie ekkreskis lia genio el la studado de muziko kaj literaturo.

Elirinte el la lernejo kiel juna muzikisto nia blinda aŭtoro vojaĝis tra la ĉefaj urboj de Eŭropa Rusujo. En 1912 Sro. Eroŝenko iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj, sed li revenis hejmen post kelkaj monatoj. Li vizitis Japanujon unuafoje en 1914. Dum la Granda Milito Sro. Eroŝenko vojaĝis Siamon, Birmon kaj Hindujon, kaj poste reiris Tokion, kie li loĝis kvar jarojn. Li vivis en la vivo de tiu lando, studis ĝian lingvon kaj literaturon kaj mem skribis per japanlingvo multajn poemojn, rakontojn, fabelojn kaj dramojn. La orienta vivo kaj ideo impresis lin tre multe. Liaj verkaĵoj estis eldonitaj en japanlingvo en tri libroj, el kiuj estas parte senkulpaj fabeloj por knabo kaj parte sociaj