Saltu al enhavo

Paĝo:Eroŝenko - La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

satiroj. En 1921 la japana imperiala registaro elpelis lin el sia lando pretekstante ke li estas ‘danĝerulo.’ Poste li venis Ĥinujon kaj instruis Esperanton en la Nacia Universitato en Pekino.

Kvankam Sro. Eroŝenko estas de longe la fama verkisto en Japanujo kaj Ĥinujo, tamen tre malmultaj eŭropanoj scias lian nomon. Per tiu ĉi malgranda libro ni povus antaŭvidi ke la eleganta genio de la blinda poeto estos rekonata en la Okcidento same kiel en la Oriento.

Ŝanhajo, Junio 1923.

HUJUCZ.