Saltu al enhavo

Paĝo:Espero Pacifista - Aŭgusto 1905.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

iris, kun ŝarĝo de salpetro, de Anglujo al Lisboa, de kie la ŝarĝo devas esti transportita en Hamburgon, por esti poste sendata en Rusujon!!

Rilate al sendo de mono, estas tre malfacile ankaŭ tute malpermesi tiun sendon al militanto. Sed tamen regno povas malpermesi pruntepetadon de militanto en sia lando. Tiu malpermeso estis cetere jam farita. Tre vere, ĝi ne malebligas la transsendadon (S-ro Delaisi, en la suprecitita artikolo, diras ke rusa caro ne estus povinta militadi, eĉ dum ses monatoj, se li ne estus povinta ĉerpi laŭvole monon el kasoj de grandaj francaj financaj firmoj). Sed tamen, tiu malpermeso malfaciligas tiun monan helpon.

Ĉar hodiaŭ, oni ne nur permesas ofte tiun pruntadon, sed eĉ la registaroj uzas sian tutan influon por ke la regnanoj bonvolu prunti sian monon! En franca vilaĝo, mi mem vidis la sekvantan fakton: S-ro B…, kiu ne kutimas sin okupi pri financaj aferoj, deziris procentedoni kelkajn milojn da frankoj. Jam li aŭdis du financistojn, kiuj diris ke la pruntado al Brazilujo estis tre bona kaj tre profita. S-ro B… do rapidis telefoni al sia bankiero, petante ke li aĉetu brazilajn akciojn. La bankiero konsentis. Sed, la morgaŭan tagon, du oficistoj de la banko alvenis ĉe S-ron B… Ili klarigis al li ke li bone farus, aĉetante akciojn rusajn, ĉar Rusujo estas granda, potenca kaj riĉa lando, ĉar ĝi povus nun prosperi ĉiam pli kaj pli, ĉar prunti al ĝi monon estus afero tre profita kaj tute senriska. Fine S-ro B… konvinkita, aĉetis akciojn rusajn anstataŭ brazilajn!!

Estus do tre facile ke la neŭtralaj regnoj ne plu tiel favorigu kaj helpu la pruntepetadon de militanto, kaj eĉ tute malpermesu tiun pruntepetadon.


IV


Kiel do konkludi tiun studadon?

Absoluta, tuta neŭtraleco estas justa kaj dezirinda. Sed ĝi estas kimero, ne realigebla praktike. Ni vidis, ke por ĝin efektivigi, estus necese ke neŭtralaj nacioj ĉesu ĉiujn rilatojn ekonomiajn, kaj eĉ ĉiujn eksteren sendadojn de komercaĵoj, kun la militantoj, kaj tio estas tre malfacila. Tamen, ni povas postuli neŭtralecon ĉiam pli severa kaj pli rigora.

Oni povas pli malfaciligi la neobservon de la reguloj de neŭtraleco, apliki tiujn regulojn al la sendoj de mono, kaj por