kunportis terpomojn! Estas tre ruze! Sed mia servistino tion faras ĉiufoje, kiam ŝi iras al la vendejo! Nu, kio? Kion tio pruvas? Ke li ŝatis ilin! Tiam li kunportis kelkajn; estas tute nature! Kiel mi, kiam mi revenas el Anglujo, mi kunportas viskion… Kaj mi ne petas, ke oni starigu al mi statuojn pro tio! Estas mirige, kiel kelkaj homoj estas famaj pro preskaŭ nenio.
Nu, imagu ke, antaŭ ne longe, mi parolis pri tio al unu el miaj amikoj… botanikisto kiu estas en medicina lernejo; nu! li opinias ke Parmentier estas famulo! Ankoraŭ spritulaĉo, tiu botanikisto! Ĉu vi kredus, ke li eĉ ne konas la diversajn specojn de terpomoj! Mi demandis lin pri la diferenco inter la terpomoj je butero kaj la frititaj terpomoj… li neniam povis tion diri al mi… kaj oni nomas lin botanikisto…!
Ne, sed por reveni al tio, kion ni diris… ankoraŭ intrigulo estas Franklin…
Fine, kial li estas fama? ĉar li eltrovis la fulmoŝirmilon? Bone! kio estas fulmoŝirmilo?…
Ilo kiu devas vin ŝirmi kontraŭ la fulmo. Nu! Prenu tri domojn… metu sur unu el ili fulmŝirmilon… faligu la fulmon… estas ĉiam sur la fulmŝirmilon, ke ĝi falos! Nu! Kaj ĉu vi ne kredas ke estas moki la homojn,