Paĝo:Follas novas 1880 Rosalía Castro de Murguía.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

   En la ĉielo helega bluo;
En la grundo intensa verdo;
En la fundo de mia animo
Ĉio malluma, nigra.
   Kia gaja pilgrimado!
Kiaj ridadoj kaj ĝojo!...
Kaj dume miaj okuloj
Restas plenaj de larmoj.
   Kovritaj de verdo
Brilas la kampoj friskaj
Dum ĉi tiu amara galo
En mia kor' superfluas.