Paĝo:Fundamento de Esperanto.djvu/65

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


turon. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

kelke quelque | some | mancher, einige | нѣкоторый, нѣсколько | niektóry, kilka.
aventuro aventure | adventure | Abenteuer | приключеніе | przygoda.
konsideri considérer | consider | betrachten, erwägen | соображать | zastanawiać się.
inda mérite, qui mérite, est digne | worthy, valuable | würdig, werth | достойный | godny, wart.
doto dot | dowry | Mitgift | приданое | posag.
palaco palais | palace | Schloss (Gebäude) | дворецъ | pałac.
se faire, devenir...; ex. pala pâle — paliĝi pâlir; sidi être assis — sidiĝi s’asseoir | to become; e. g. pala pale — paliĝi turn pale; sidi sit — sidiĝi become seated | zu etwas werden, sich zu etwas veranlassen; z. B. pala blass — paliĝi erblassen; sidi sitzen — sidiĝi sich setzen | дѣлаться чѣмъ нибудь, заставить себя; напр. pala бѣдный — paliĝi блѣднѣть; sidi сидѣть — sidiĝi сѣсть | stawać się czemś; np. pala blady — paliĝi blednąć; sidi siedzieć — sidiĝi usiąść.
je se traduit par différentes prépositions | can be rendered by various prepositions | kann durch verschiedene Präpositionen übersetzt werden | можетъ быть переведено различными предлогами | może być przetłomaczone za pomocą różnych przyimków.
propra propre (à soi) | own (one's own) | eigen | собственный | własny.
akcepti accepter | accept | annehmen | принимать | przyjmować.
baldaŭ bientôt | soon | bald | сейчасъ, скоро | zaraz.
angulo coin, angle | corner, angle | Winkel | уголъ | kąt.

§ 24.

Nun li diras al mi la veron. — Hieraŭ li diris al mi la veron. — Li ĉiam diradis al mi la veron. — Kiam vi