Paĝo:Fundamento de Esperanto.djvu/90

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estis validigita


§ 41.

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. — Vitro estas rompebla kaj travidebla. — Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. — Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. — Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. — Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. — Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. — Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. — Li estas homo ne kredinda. — Via ago estas tre laŭdinda. — Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. — Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. — Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. — Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. — Sablero enfalis en mian okulon. — Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. — Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

ŝtalo acier | steel | Stahl | сталь | stal.
fleksi fléchir, ployer | bend | biegen | гнуть | giąć.
vitro verre (matière) | glass (substance) | Glas | стекло | szkło.
rompi rompre, casser | break | brechen | ломать | łamać.
laŭdi louer, vanter | praise | loben | хвалить | chwalić.
memori se souvenir, se rappeler | remember | im Gedächtniss behalten, sich erinnern | помнить | pamiętać.