Paĝo:Germana Esperantisto - Januaro 1914 B.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Leipzig: Thomas-preĝejo

el Leipzig proksimume 10 milionojn da taleroj; kaj por montri la oferojn de mia urbo dum la Napoleonaj militoj, mi citas nur la fakton, ke post la granda batalo ĉe Leipzig, en 1813, oni flegis tie ĉi pli ol 30000 vunditojn. Tio estas preskaŭ la sama nombro, kiel tiu de la tiamaj enloĝantoj de Leipzig. Ĉu ne estas mirinde, ke la urbo malgraŭ ĉiuj malfeliĉaĵoj tamen pli kaj pli progresis ĝis la nuna bonstasto?

(Finota)

Paul Bennemann, instruisto
————————


Radia telefonado kaj Esperanto
I.

La 21 an de Novembro 1913 finiĝis la diskutoj okaze de la 15a ĉefkunveno de la „Asocio por la tekniko en ŝipkonstruado." Post kiam direktoro Bredow el Berlin estis parolinta pri la radi-telegrafa aparataro kaj ĝia funkciado sur la vapor- ŝipo „Imperator", konteradmiralo Emsmann el Charlottenburg parolis pri senfadena, t. e radia, telefonio. Li diris proksimume jenon: A1 la pioniroj de la radia telegrafio la homaro certe suldas profundan dankon. La aranĝoj sur „Imperator" estas certe bonegaj. Spite de ĉio la vivotagoj de ĉi tiu sistemo sendube baldaŭ finiĝos; ĉar kiel maristo kaj kiel pasaĝero de la „Imperator" oni rajtas postuli, ke oni ne nur povu radie interrilati de sur la ŝipo al la kontinento, sed ke oni ankaŭ povu telefone paroli de sur la ŝipo kun Berlin, oficejo Centro, No. laŭvola. Post kiam oni sukcesis starigiraditelegrafan rilaton inter Nauen kaj Wien, eĉ inter Irlando kaj Kanadujo, oni demandis sin: Ĉar la elektra radiado ebligas telegrafadon trans la oceanon, kial ĝi ne ankaŭ ebligu raditelefonan interrilaton? Kvankam en la komenco multaj viroj tre pridubis finan sukceson, ni tamen tre baldaŭ povis montri eksperimenton al la princo Henriko, frato de la germana imperiestro. La eksperimento konsistis en raditelefona interparolo ĝis trans distanco de 800 kilometroj.

Jam post du tagoj la germana imperiestro mem aŭskultis paroladon de profesoro Goldschmidt, elpensinto de la uzata maŝino. La sekvo estis la fondo de asocio, kies tasko fariĝis la prosperigo de la radia telefonado. Oni konstruis unu stacion en Neustadt (provinco Hannover) kaj alian stacion en la ŝtato „New-Jersey" sur loko 150 kilometrojn suda de New-York. Tre baldaŭ ni havis radie telegrafan interrilaton inter la du stacioj, t. e. : trans distancon de 6500 kilometroj. La 27an de Oktobro 1913, inter la dua kaj tria horo posttagmeze, ni unuafoje sukcesis transsendi raditelefonan komunikon al Ameriko. Post ĉi tiu multe aplaŭdita parolado, direktoro Bredow rimarkigis jenon: la radia telefonio certe ne forpuŝos baldaŭ la radian telegrafion. Radia telefonado estos ebla sendube interne de Germanujo, kie la germana lingvo estas uzata, sed ĝi fariĝos ne ebla por lipoj, kiuj veturas ekzemple el germana haveno tra la kanalo preter Francujo al Portugalujo kaj poste eble al Hinujo kaj Japanlando. La lingvaj malfacilaĵoj estos tiel grandaj, ke la telefonio radia sin montros netaŭga. Oni konsideru ankaŭ la diversajn dialektojn, kiuj ankoraŭ plimalfaciligas la interkomprenon. Sekve de tio estas ne ebie, ke la radia telefonado ludos gravan rolon en ]a internacia rilataro por epoko jam prijuĝebla. La kondiĉoj en la radia telefonio ankaŭ estas tute aliaj kompare al tiuj en la fadena telefonio. En la fadena telefonio oni povas samtempe paroli kaj aŭdi, sed en la radia telefonio oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi. Estos tre malfacile, fari veran interparolon. Tehnike la radia telefonado estas ebla, sed ĝi estas nepraktika por la internacia ŝiptrafiko.

La subskribinto, plenumante sian ŝtatekzamenon, havis la taskon, fari paroladon pri la demando: Cu la radia telegrafado forpuŝos fadenan telegrafadon? Interkonsente kun la severa ekzamenantaro li neis Ia demandon kaj montris per ekzemploj, ke la radia telegrafado estos ĝoje salutata kompletigilo por la ĝisnuna telegrafado. El la supre cititaj paroladoj sin trudas simila demando: Ĉu la radia telefonado kapablos forpuŝi la radian telegrafadon? Strekante la vorton radia ni esploru iomete, ĉu ĝenerale la telefonado iam forpuŝos la telegrafadon. Starigi la demandon