Paĝo:Germana Esperantisto - Januaro 1914 B.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jam signifas ĝin respondi. Neniu praktikulo asertos, ke la telefonado iam plene anstataŭos la telegrafadon. Sufiĉos citi nur unu kaŭzon: Por ke mi povu telefone interrilati kun mia amiko en malproksima loko estas necese, ke ni ambaŭ havu je nia dispono telefonilojn. Kompreneble ni ambaŭ ja povas antaŭe interkonsenti, je fiksita horo viziti ejojn, kie telefoniloj ekzistas. Sed tia interkonsento nature ne povas okazi, kiam la interkomunikiĝo sub te fanĝas necesa. Tiukaze mi telegrafos. Ju pli multe la uzado de la telefono disvastiĝas, des pli multe, kompreneble, la uzado de Ia telegramoj ranĝos malpli ofta. Sed ĉiam ekzistos okazoj, en kiuj nur la telegrafo estos praktika. Ekzemple mi deziras rapide informi mian amikon en Paris, ke post unu horo mi ekvojaĝos, por viziti lin. Samtempe mi deziras sciigi lin pri afero, kiu estas negoca sekreto de ni ambaŭ. Telefona parolo al Paris estus ebla, ĝi fariĝas nepraktika kaj netaŭga, ĉar mi ne havas tempon, atendi kaj ne volas komisii alian per- sonon, komuniki mian negocan sekreton. Atendi mi ja devus, ĉar la necesaj fadenoj devas esti disponigataj por nia interparolo. Sekve restas, kiel sola rimedo, la telegramo.

Ni revenu al la radia telegrafado kaj radia telefonado. La radia telegrafado nuntempe estas uzata prefere en cirkonstancoj, kiuj malebligas fadenan telegrafadon, ekzemple oni radie telegrafas el surtera stacio al surmara stacio, kiu troviĝas sur veturanta ŝipo aŭ el veturanta ŝipo al alia veturanta ŝipo kaj simile. Gravan rolon la radia telegrafado ankaŭ ludas por la interrilatoj de surborda stacio kaj lumtura stacio, inter kiuj la flueganta ondaro malebligas la elmeton de kablo. En ĉiuj cititaj kazoj la radia telegrafado prezentas kompletigon ai la fadena telegrafado. La demando nun estas jena: Cu inter Ia cititaj kazoj ekzistas tiaj, en kiuj telefonado — se ĝi estas ebla — estas preferinda ol la telegrafado? La respondo estas facile trovebla. Imagu ekzemple, ke sur iu veturanta ŝipo troviĝas komercisto, kiu ĵus eksciis de alia pasaĝero ion tre gravan por sia negoco. Li deziras informi sian anstataŭanton en sia ĥejm- urbo kaj tuj ricevi respondon, ĉu intencata aranĝo estas ebla laŭ la hejmaj cirkonstancoj. Per radia telefonado la afero estas aranĝebla, telegrafado ja ne ebligas tujan respondon. Jen kazo, en kiu la telefonado kompletigas ta telegrafadpfl kaj nature nur povas esti radia. Car ĝi estas tehnike; ebla, nenio malhelpas, ke ĝi estas uzata. bŭ fakto, ke en radia telefonado oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi, ne estas malhelpo. En la unua epoko de la telefonado oni ja ankaŭ posedis kaj uzis aparaton, per kiu oni aŭdis kaj parolis; la telefonanto devis meti la aparaton jen sur la orelon jen antaŭ la buŝon; tamen oni bone plenumis telefonan interparolon. Cetere la tehniko sendube baldaŭ trovos rimedojn, por ebligi ankaŭ en radia telefonado la samtempajn paroladon kaj aŭdadon. Ekzemple la parolanto sendu per sia aparato elektrajn ondojn de fiksita longo, kiuj funkciigas la aŭdilon de lia korespondanto; la ondoj, kiujn forsendas la korespondanto, havu i alian longon kaj funkciigu la aŭdilon de la unue parolinto. Jen la apliko de principo jam hodiaŭ uzata: ondoj de diversaj longoj ne detruas unu la alian. Sekve de tio ja estas eble, ke nuntempe korespondas ne nur du stacioj samtempe. La lingva malfacilaĵo por radia telefonado ne ekzistas en pli alta grado ol nun por internaciaj 1 rilatoj. Cetere ankaŭ por telefonaj rilatoj inter la samlingvanoj lingvaj malfacilaĵoj nuntempe ekzistas kaj estas pli - malpli bone venkataj. Kun la subskribinto ofte interparolas telefone samideano, kiu naskiĝis en regiono, kie oni parolas specialan germanan dialekton. Je mia granda bedaŭro mi konfesas, ke preskaŭ la duono de la vortoj de mia amiko restas nekomprenata de mi. E1 la alia duono mi divenas Ia enhavon. Kaj ni ambaŭ uzas la germanan lingvon! Sekve, se oni konsiderus la telefonadon malebla pro la dialektoj, eĉ interne de Germanujo la telefono havus tre limigitan f laborkampon. Oni ne forgesu, ke ĉiu telefonanto ja nur telefonos al persono, kies lingvon li komprenas kaj scias uzi: Pro la diverseco de la lingvoj kompreneble naskiĝas malfacilaĵoj, sed ili i ja estas venkeblaj eĉ jam venkitaj. Se oni volas aserti la neuzeblecon de radia telefonado pro la lingva diverseeo, oni samrajte povas pereigi la tutan aerveturadon pro tio, ke oni ne povas kie ajn surteriĝi. Same kiel oni ebligas surteriĝon per laŭcela preparo de kampo, same oni ankaŭ ebligos la radian universalan telefonadon per laŭcela preparo de la uzota lingvo. Por ĉiu universala aŭ internacia afero oni preparu — se alia rimedo ne estas havebla — universalan aŭ internacian lingvon, kiu ne estas submetita al dialektoj. Kompreneble ĉi tiu lingvo taŭgu por i la telefona interparolo. Nu — ĉu ekzistas tia ! lingvo, kiu bone taŭgas? Kiu jam estas sufiĉe ! elprovita ankaŭ en telefonaj interrilatoj? La ; internacia, universale uzebla lingvo, jam multfoje telefone elprovita estas — Esperanto! Kial ĝuste- Esperanto pro siaj sonoj eĉ pli bone taŭgas por telefona interparolo ol multaj naciaj lingvoj, estos traktata en sekvonta artikolo.

Arnold Behrendt
————————


Ho ve! Tre koketa kaj ankoraŭ bela patrino diras al sia filino, rigardante sin en la spegulo:

— Mario, kion vi donus, por havi la belecon de via patrino?

— Tion, kion vi donus, patrineto, por havi mian aĝon.