Paĝo:Germana Esperantisto - Julio 1914 B.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Berta von Suttner †

La saman tagon, kiam la printempo finiĝis kaj la somero komenciĝis, min atingis la sciigo, ke Berta von Suttner mortis. Nur mallonge la ĉiutagaj gazetoj raportis pri la morto de tiu ĉi virino, kiu eble iam estos ŝatata kiel unu el la plej eminentaj virinoj de nia jarcento. Ĉar ŝi estis vera, tuta homo, homo, kiu klare ekkonis sian taskon kaj laboris kaj batalis, por plenumi ĉi tiun taskon, por plenumi sian vivon; kaj fiere ŝi povis konfesi, ke ŝi ne vane laboris, ke ŝi, ekkoninte sian taskon, malgraŭ ĉiuj atakoj, mal-graŭ la mokado kaj la rido de la amaso, atingis sian celon. Ŝi estis unu el la maloftaj homoj, kiuj tiel forte vivas por iu ideo, ke la ideo preskaŭ korpiĝas en ili, ke ĝi altiras per sia forto kunulojn kaj helpan-tojn kaj fine devas venki.

La ideo, por kiu Berta von Suttner laboris, kies disvastigo estis la celo de ŝia vivo, estas unu el la plej noblaj por la homaro ideoj: la ideo de frateco kaj paco. „Granda heroino, la heroino de 1' milito kontrau la milito" prave ŝin nomis la konata hungara grafo Apponyi. La printempo de la pacmovado nun finiĝis, kaj la somero jam komenciĝis. Gvidante kaj montrante la vojon, Berta von Suttner travivis ĉi tiun epokon de la granda homa movado.

Kiaj progresoj de post la tempo, kiam ŝi en la jaro 1889 pro bonaj, sed sentimentalaj motivoj publikigis la tendencromanon „For la batalilojn!" (Die Waffen nieder!), ĝis la scienca esploro de la interŝtata juro, ĝis la Haag'aj packonferencoj kaj la grandaj internaciaj interrilatoj!

Berta von Suttner naskiĝis la 9-an de Junio 1843 en Prag, kiel filino de la grafo Kinsky. Ŝia patrino estis ano de la familio Körner. La patro frue mortis, kaj la patrino zorge edukis ŝin, kiu jam kiel juna knabino estis glorata kaj estimata pro siaj beleco kaj intelekto. En la jaro 1876 ŝi edziniĝis, kontraŭ la volo de liaj kaj siaj parencoj, kun la barono Artur Gundakkar von Suttner. Post la sekreta edziĝa ceremonio ili — ne vojaĝis, — sed forkuris al la Kaŭkazo, kie ili devis vivi preskaŭ sen iuj monrimedoj. Nur tre malfacile ili povis akiri la necesan monon; la baronino mem devis helpi, instruante kantadon kaj lingvojn. Fine ili provis verkadon de literaturaĵoj; ili verkis vojaĝrakontojn kaj noveletojn, kiujn ili publikigis pseŭdonime en aŭstraj gazetoj. La provo kontentige sukcesis, kaj dum multaj jaroj ili povis vivi per la honorario, kiun sendis al ili la ĵurnaloj. Fine ili repaciĝis kun la familio kaj revenis al sia patrolando.

En la jaro 1889 la baronino verkis la romanon „For la batalilojn!" Tre interese ŝi ofte rakontis pri la estiĝo de tiu romano. Si unue intencis skribi nur noveleton kontraŭ la milito, kiun ŝi ekkonis kiel institucion el barbara tempo, forigotan per la civilizacio. Sed dum la laboro ŝia intereso kreskis, kaj ŝi nun studadis la raportojn pri la militoj de 1859, 1864, 1866 kaj 1870/71, memoraĵojn ktp., kaj la malgranda rakonto baldaŭ fariĝis granda romano. Sed nun neniu redakcio volis ĝin publikigi pro ĝia tendenco. La ĝis-tiamaj eldonistoj proponis la ŝanĝon de la titolo „For la batalilojn", sed la baronino tion energie rifuzis. Kaj la sukceso de la romano estis grandega. Ĝi estas tradukita en ĉiujn lingvojn, laste ankaü en Esperanton. Berta von Suttner, kompreninte la grandan Valoron de Esperanto kiel rimedo por disvastigo de komunaj ideoj en la tuta homaro, volonte kaj varme konsentis la tradukon de sia romano en nian lingvon. Kruela sorto ne plu permesis al ni, transdoni al ŝi la unuan ekzempleron de la Esperanta eldono, kiu jus aperis kaj certe multege helpos konatigi la faman verkon al pliaj rondoj de homoj. Pri la literatura valoro de la romano oni povas disputi; tendenca verko neniam — laŭ mia opinio — povas esti pure arta, sed pri la kultura valoro ne povas ekzisti dubo. La faktoj tro klare tion pruvis. La romano estis fajrero, kiu ekbruligis la tutan civilizitan mondon. En ĉiuj partoj de la mondo fondiĝis societoj, kies celo estis la forigo de 1' milito. La titolo de l romano „For la batalilojn!" fariĝis la devizo de tiuj miloj kaj rnilionoj da homoj, kiuj laboras por la ideo.

Ĉi tiu neatendita sukceso de la romano montris al la baronino von Suttner la direkton por ŝiaj pluaj laboroj; ĝi donis al ŝia vivo la plej riĉan enhavon. Si estis elvekinta la kulturan