Paĝo:Germana Esperantisto - Julio 1914 B.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konscion de la homaro. Nun oni komencis vigle pridiskuti la temon, ĉiu sin devis okupi pri la demando, kaj baldaü oni ekkonis, ke la afero ne estis tiel ridinda kaj mokinda, kiel la malsaĝuloj diris.

La utopio baldaŭ evoluadis al scienca problemo, kaj la baronino partoprenis ankaŭ kun la sama entuziasmo kaj la sama intelekto tiun ĉi sciencan laboron. La tuta grandega disvastigo de la pacifista movado grandparte estas kaŭzita de la emocio, kiun vekis la romano. Ankaŭ estas konate, ke la caro antaŭ la publikigo de sia manifesto (24. 8.1898), per kiu li atentigis la registarojn pripensi, kiel oni povas limigi la malprogresigan kaj premantan armadon, estis leginta la libron de Suttner, kvankam oni povas supozi, ke ĝi ne estis la sola instigilo je lia bonkora elvoko. Ŝi ankaŭ instigis la fabrikanton Nobel, ĉe kiu ŝi mallonge antaŭ sia edziniĝo estis sekretariino kaj kun kiu ŝin poste kunligis intima, sincera amikeco, lasi sian tutan monhavon de proksimume 35 milionoj por la konataj premioj, el kiuj la porpacan ŝi mem, kiel plej inda kanditato, ricevis en 1905.

Mi ne povas rakonti ĉi tie la tutan historion de la pacmovado dum la lasta kvaronjarcento. Gi estas plena de sukcesoj, kiujn oni neniam atendis. La milito ankoraü ne estas forigita, sed oni nun komencis, pli profunde esplori la tutan gravan demandon, oni nun kontraübatalis la kaŭzojn, la simptomojn de la milito. Ne forigo de la milito, ne senarmigo de la popoloj estas Ja celo de la moderna pacifismo, sed la internacia organizado, la anstataŭigo de la nuna anarhio per jura organizo de la internaciaj rilatoj.

Oni kreis internacian arbitracion, la Haag'ajn packonferencojn, la Haag'an arbitracian kortumon, la interparlamentan unuiĝon, kaj la historio de ĉiu el tiuj organizaĵoj estas intime ligita kun la historio de la vivo de 1' baronino von Suttner. Si travojaĝis la tutan civiliziian mondon, faris paroladojn, por skui kaj veki la dormantajn, indiferentajn homojn, entuziasme kaj entuziasmige ŝi paroladis, kaptante ĉiujn aüskultantojn. Bone mi memoras iun grandan laboristan kunvenon dum la internacia packongreso en London 1908. Miloj da laboristoj kun siaj grandaj unuiĝaj standardoj kunvenis en Trafalgar Square. De sur la piedestalo de la Nelson-kolono la ĉefaj pacifistoj alparolis la grandegan amason. Nun oni petis la baroninon, ke ankaŭ ŝi parolu. Kaj sen ia preparo ŝi komencis per laŭta voĉo, parolante la anglan lingvon same flue kiel la gepatran, per la vortoj: „Karaj fratoj kaj fratinoj. Estis vere solena momento, vidi ĉi tiun grandan amason da laboristoj, kiuj aŭskultinte atentege la vortojn de la kvazaŭa predikantino, fine per varmkora, sincera aplaŭdo esprimis sian estimegon al la 'baronino.

Kaj kun la sama certeco kaj rutino ŝi sin movis ankaŭ en la rondoj de princoj kaj diplomatoj, kie ŝi ĉiam per sia majesta sintenado, per sia nobla kaj bela eksteraĵo altiris la atenton kaj admiron de ĉiuj.

Kiel sola virino inter la ŝtataj oficialaj reprezentantoj estis permesite al ŝi, partopreni la solenan inaŭguron de la unua Haag'a packonferenco. En ŝia salono kunvenis vespere la oficialaj delegitoj, altrangaj diplomatoj kaj kleraj scienculoj, por pridiskuti la demandojn priparolotajn dum la kunsidoj de la morgaŭa tago.

Kiam la Haag'a pacpalaco estis solene inaŭgurata en Aŭgusto de la pasinta jaro, ŝi estis invitita kiel honora gasto kaj ricevis honoran lokon. Ŝia edzo, same tre eminenta viro, ĝis sia morto plenkomprene kaj per varma intereso partoprenis la ideojn kaj laborojn de sia edzino. Li mortis en Decembro 1902, sed li lasis al la vivkunulino valoran heredaĵon: la heredaĵon de plulaboro por la granda ideo de 1' paco. La vortoj de la testamento estas tiel belaj, ke mi ne povas preterlasi la okazon, citi kelkajn frazojn: „. . .Vi scias, ke ni sentis en ni la devon, doni nian malgrandan helpon por la pliperfektigo de la mondo, laboradi kaj bataladi por la bono, por la eterna lumo de la vero. Post mia morto por vi ĉi tiu devo ne ĉesis. La bona memoro pri via kunulo devas doni al vi la forton, resti rekta. Vi devas daŭrigi la plenumon de niaj intencoj, plue laboradi pro la bona afero, ĝis kiam ankaü vi atingos la celon de la mallonga vivvojaĝo. Do kuraĝon! Ne malesperu! En tio, kion ni laboras, ni estas unuanimaj, kaj tial vi devas klopodi, labori multon plu."

Fidele,, Berta von Suttner plenumis la testamenton. Ĝis la lasta tago ŝi daŭrigis la karan laboron por la beno de 1' homaro. Neniun klopodon ŝi evitis, kiam estis necese, enpenetrigi siajn ideojn en pli vastajn rondojn de Ia homaro. Preskaŭ sepdek-jara, ŝi malgraŭ la kontraŭaj konsiloj de siaj amikoj entreprenis paroladvojaĝon tra Ameriko, dum kiu ŝi rikoltis senekzemplajn honorojn kaj triumfojn. Dum la lasta jaro ŝi preparis kun siaj aŭstraj amikoj la 21-an internacian packongreson, kiu okazos en Wien, la urbo de Berta von Suttner, kaj kiun la pacifistoj de la tuta mondo volis fari manifestacio por sia honorata antaŭbatalantino.

Tragika sorto ne permesis al ŝi, ĝisvivi ankaü tiun triumfon. Meze el ŝia laboro facila morto ŝin forrabis de ŝiaj amikoj. „Diru al ĉiuj: For la batalilojn!" estis ŝiaj lastaj vortoj.

Kiel nur malmultaj homoj Si plenumis sian vivon riĉan je laboro kaj peno, sed ankaŭ riĉan je sukcesoj kaj honoroj. Kaj la plej bona honoro