Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Pri nia karavano al la Deka

De multaj flankoj ni jam ricevis aliĝpromesojn, kiuj pruvas al ni, ke la aranĝo de la karavano estis bona ideo. Sed ĝis nun nur la plej malmultaj el la promesintoj pagis la monon por la aliĝo. Ni denove atentigas pri tio, ke ni povas konsideri kiel partoprenantojn nur tiujn personojn, kiuj pagis la kotizon por la karavano al nia banko en Berlin (vidu G. E. 5 B, pĝ. 73, aŭ la apartan represon aldonitan al No 5 A). Do, kiu unue venas, ties dezirojn pri loĝado ni povas plej bone plenumi. Poste, kelkajn tagojn antaŭ la fino de la aliĝakcepto, estas tre malfacile, se ne eĉ maleble, kontentigi ĉiujn dezirojn.

Plue, respondante kelkajn demandojn, ni speciale atentigas ankoraŭfoje pri tio, ke por la sumo al ni pagita ni senpage liveros al niaj karavananoj ĉiujn gvidadojn kaj ekskursojn. Inter la lastaj estas ankaŭ tiu al Versailles, kiun ni, dank’ al la komplezo de la Organiza Komitato, povos fari kune kun la granda ekskurso de la kongreso. Sekve la kongresanoj, kiuj apartenas al nia karavano, ne bezonas pagi al la kongresa komitato la apartajn kotizojn, de ĝi postulitajn por tiu ĉiu ekskurso kaj por gvidadoj. Nia karavano faros la ekskurson al Versailles en specialaj veturiloj.

Neenkalkulitaj en la karavanaj prezoj estas la kotizoj por la kongreskarto kaj por la teatra bileto (Georgo Dandin).

Germana Esperanto-Asocio
Germana Esperantisto


Paris
la urbo de la Deka

Ĉu niaj legantoj, el kiuj multaj jam aliĝis la kongreson, ne ŝatos legi kelkajn paĝojn pri la mondfama ĉefurbo de Francujo, la aliĝintoj por antaŭviziti la urbon, kiun ili poste plej plezure trakuros, la aliaj por tamen ekkonatiĝi, almenaŭ pense, kun tiu tutmonda centro, la nunjara revo de niaj samideanoj? Tion pripensinte ni petis de S-ro Marcel Génermont, Parisa arĥitekto kaj beletristo, komitatano de la Asocio „Amikaro de Paris” kaj sekretario de la komisiono por la Gazetaro ĉe la Xa, ke li bonvolu, speciale por ili, verki artikolon pri tiu demando, kiun li jam ofte pritraktis. „La sekvantaj linioj“, li skribas al ni, „ne celas starigi gvidlibron de Paris — tiu eldonita de la Loka Komitato kaj la nacilingvaj gvidiloj plene sufiĉos —, sed nur skizi diversajn aspektojn de la ĉefurbo kaj prezenti serieton de impresoj rilataj al la Parisa vivado.“

La kliŝaĵoj, kiuj ilustras la artikolon de S-ro Génermont, estas speciale faritaj por G. E. kaj afable pruntedonitaj de Les Amis de Paris (La Amikaro de Paris). Tiu asocio, kies sidejo estas 167, Rue Montmartre, Paris, celas „diskonigi Paris’on eksterlande, faciligi al la fremdlandanoj la viziton de Paris kaj pliagrabligi ilian restadon“. (Jara kotizo 7 frankoj.) Les Amis de Paris (Esp. E. de U. E. A.) publikigas ĉiumonate artan revuon senpage sendatan al la membroj; korespondantojn ĝi serĉas en Germanujo. Nia kunlaboranto laŭpete sendos detalojn al interesatuloj.

La Redakcio
Iom da historio

Se ankaŭ la deveno de Paris ne perdiĝas en la nokto de l’ tempoj, oni tamen estas devigata trarigardi multajn kaj multajn paĝojn de la historio kaj malantaŭeniri ĝis la unuaj tagoj de nia epoko, por ĝin retrovi. Paris ja estas unu el la plej maljunaj urboj de l’ civilizita Eŭropo. Julius