Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Hans fariĝis poeto kaj gaje trotigis sian ĉevaleton tra la verda fabelarbaro, sed Heinz, kiu en sonĝo skuis la oran arbon, fariĝis lia — eldonisto.

Rajtigita traduko de
Otto Emmert

Venu ĉiuj al Parizo!
Ŝercversaĵo
de
Raymond Schwartz

Kun ĝojplena la valizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Kun batanta, febra koro
Plenplenega je fervoro!

Verda estu la ĉapelo,
Verda estu la mantelo,
Verdaj estu viaj ŝuoj
Kaj la pantalonaj truoj!

Kun brodita verdĉemizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Venu kun edzin’ kaj ido
Al la festo de l’ revido!



Lasta adiaŭ

Ke eĉ plej brila tago de somero
Envolvas sin en ombran grizvualon,
Ke ĝi vespere la nebulan palon
Sin etendigas ĉien, — kruda vero!

„Ne estingiĝu, lasta sunflamero!“
En mi kriegas prema korsopiro. —
Ĉu haltigebla estas la transiro
Almorta de karulo? — Kruda vero!

Julie Wolfson, Breslau


Enhavo de G. E. 6 A: Leteroj al nova esperantisto: 4. Post la naŭa germana kongreso — Iom pri la Lingva Komitato — Devo kaj rajto de vojaĝanta esperantisto en poŝtoficejo — 10. Esperanto-Weltkongreß in Paris — Pri nia karavano al la Deka — Kroniko el germanlingvaj landoj — Internationale Esperanto-Bewegung — Esperanto im Kongreß der Vereinigten Staaten von Nordamerika — Ekspozicioz kaj propagandaj aranĝoj — Alvokoj — Für und wider — Bibliografio — Redakcia korespondo — Oficialaj sciigoj de Germana Esperanto-Asocio (G. E. A.): Rundschreiben Nr. 30.