Paĝo:Germana Esperantisto - Marto 1914 B.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La artefarita „Altmontarsun-Bano“
De Dro Breiger, san. kons., Berlin

Estas mondkonate, ke preskaŭ neniu besto nek planto povas prosperi sen lumo, kaj ankaŭ homoj sen ĝi malsanetiĝas, malfortiĝas, plei frue maljuniĝas kaj mortas. Tio estas certa rakto. Sed ne tute certa estas la kialo de tiu ĉi efiko de Iumradioj. Jen la varmo! oni diris. Sufiĉas. De 15 jaroj mi okupis min preskaŭ nur pri lumkuracado (lumterapio). Jam de komenco mi dubis pri tio, ke la ŝvito, kiu abunde aperas en lumbanoj, estas la ĉefefiko de tiu ĉi terapio, ĉar ' miaj spertoj kaj sukcesoj devigis min supozi, ke ! lumradioj, ĉu ili devenas el la suno mem, ĉu el 1 iu alia, artefarita lumfonto, krom la energio radianta de varmo havas iun speciaian forton, ; per kiu ili diferenciĝas de ĉiuj aliaj varmigiloj ; kaj ŝvitigiloj, kaj ke tiu forto estas Ia ĉefa kaŭzo de ilia mirinde saniga eco. Bedaŭrinde mi tute ne povis trovi sciencan kaj nekontraŭdireblan - pruvon por tiu ĉi teorio. Do, tiu ĉi nova kurac- metodo, tiel grava por la homaro, nur malmulte disvastiĝis. Antaŭ 7 jaroj mi hazarde trovis tion, ; pri kio mi tiom Ionge vane meditis. Por Idarigi ĝin al la legantoj, mi devas iom detale raporti i pri tio. Jam de 10 jaroj oni uzis por lumkuracado * krom elektra karbarklumo, kiu aperas inter karbaj eJektrodoj, ankaŭ feran Iumon, kiu produktiĝas inter feraj elektrodoj. Tiu ĉi lumo enhavas muite da bluaj, violkoloraj kaj ultraviolkoloraj radioj kaj malmulte da ruĝaj kaj flavaj. Gi grave incitas I surradiitan haŭton. Do oni uzis ĝis sukcesplene por kuracado de diversaj kronikaj malsanoj de la haŭto (ekzemo, psoriazo k. t. p.). Poste oni anstataŭigis la feran lumon per lumo el hidrarga vaporo (kvarca lampo). Sed ankaŭ tiuj ĉi lampoj, kvankam la efiko estas la sama, estas tro mal-