Paĝo:Germana Esperantisto - Marto 1914 B.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandaj por tiu ĉi celo kaj ne bone taŭgas, ĉar oni per unu fojo povas surradii nur malgrandan parton de la korpa haŭto. Tio ofte treege malfaciligas la aplikadon kaj faras ĝin longedaŭra. Por forigi tiujn ĉi malfacilaĵojn ĉe la kuracado per ultraviolkoloraj radioj, mi muntigis pli grandan kvarcan lampon tiamaniere, ke oni povas surradii samtempe tutan flankon de homa korpo. Kiam mi nun surradiis per tiu ĉi nova lampo iom grasan psoriazulinon, mi observis strangajn procedojn: antaŭ ĉio la graso malpliiĝis, samtempe la haŭto bruniĝis, eĉ la vizaĝo, kvankam ĝi estis kovrita per tuko dum la radiado, kaj la aspekto de la malsanulino tute similis al tiu de homo, kiu ĵus revenis el altmontara restado. Tiu ĉi observo igis min provi la novan metodon ankaŭ ĉe aliaj malsanuloj, kaj ĉiam mi rimarkis la samajn mirindajn efikojn. Ĉar la malsanuloj nenion alian uzis nek ricevis specialajn ordonojn pri dieto k. t. p., la malpliiĝo de la graso nur povis esti kaŭzita per la ultraviolkoloraj radioj. Tiamaniere mi hazarde trovis la pruvon por mia teorio kaj samtempe la kaŭzon de la samvalora efiko de l’ „altmontara suno“ kaj de la ultraviolkoloraj radioj. Do fariĝis por mi klare, kial la kuracado per la altmontara suno, t. e. suno, kiu radias sur altaj montoj de pli ol 1500 metroj super la maro, kiun de 9 jaroj aplikadis Droj Bernhard en Samaden kaj Rollier en Leysin ĉe vundoj kaj precipe ĉe tuberkulozaj malsanoj de ostoj kaj de artikoj, havis la saman efikon, kiel la kuracado per elektra karbarklumo, kiun mi faris de 15 jaroj ĉe la samaj malsanoj kaj kiujn ankaŭ aliaj kolegoj povis konstati. Jen la ultraviolkoloraj radioj, ĉar ankaŭ la karbarklumo enhavas abunde ultraviolkolorajn radiojn, certe multe pli, ol la suno de l’ ebenaĵo, kvankam ne tiom, kiom la altmontara suno kaj la kvarca lumo, kiu estas la plej riĉa je ultraviola koloro.

Tiuj ĉi observoj incitis min, konstruigi la artefaritan „Altmontarsun-Banon“, kies konstruo ebligas tute precizan dozadon de lumo, ĉar 1) oni povas variigi la daŭron de la radiado kaj 2) oni povas aloproksimigi la lumigilojn sur linio gradiita laŭcentimetre.

La artefarita „Altmontarsun-Bano“ tute ne estas ŝvitbano; simile al la natura altmontarsuno ĝi ne sekvigas rapide ŝvitadon. Unue ĝi kaŭzas fortan haŭtincitiĝon, kiu sekvigas fortan sangalfluon al la haŭto. Tiu ĉi arteria hiperemio de la haŭto ne okazas tuj post la surradiado, sed ĝi nur iom post iom pli fortiĝas, ĝis kiam ĝi post 6—8 horoj estas plej forta. Tiam ĝi restas samforta kelkajn horojn, eĉ 1—2 tagojn, kaj fine ĝi malrapide malaperas. Laŭ la pli-malpli longa radiado kaj laŭ la pli-malpli granda distanco inter la lampoj kaj la homa korpo, la efiko estas pli aŭ malpli forta; oni do povas bone dozi la surlumadon laŭ bezono.

Samtempe kun mi, S-ro kolego Bach el Bad Elster, provante la sangpremon en vazoj post ultraviolkolora surradiado, faris la samajn strangajn spertojn. Gravege estas, ke ne ambaŭ preskaŭ samtempe publikigis la sukcesojn de ni faritajn, ne sciante unu pri la alia.

Certe, tiuj ĉi publikigaĵoj signifas gravan progreson sur la kampo de lumterapio; unue, ili pruvas la hipotezon, kiun mi jam de komenco faris pri speciala lumefiko, kaj due — ili montras al la lumterapio novan vastan agadkampon.

Plifortiĝo de sangalfluo al la haŭto, daŭranta multajn horojn, kompreneble kaŭzas ankaŭ alfluon en la vojojn, kiuj kondukas la sangon ĝis la haŭton. Do sekvos pliboniĝo de la nutrado kaj plifortiĝo de la asimila procedo en tiuj ĉi organaj partoj kaj samtempe plimalgrandiĝas la laboro de la kormuskolo kaj la sangopremo plimalfortiĝas. Jam nur la lasta afero, daŭranta kelkajn horojn sen iu kroma efiko de medikamento, multe helpas la kuracadon al kormalsanuloj.

Noto de la redakcio — Al tiuj legantoj, kiuj volas sin detale informi pri la „Altmontarsun-Bano“, ni rekomendas la esperantlingvan broŝuron de la sama aŭtoro: „La artefarita Altmontarsun-Bano.“ Ĝi estas havebla por 0.200 Sm. ĉe Ader kaj Borel.


Mallonga rondiro tra Leipzig,
la urbo de la 9a Germana Esperanto-Kongreso
je Pentekosto (30a de Majo ĝis 3a de Junio) 1914.

La maja suno brilas. Ankaŭ ni kuŝas la urbo, pura kaj ĉarma kiel ĉambro de junulino. Nun venu, por ke mi gvidu vin tra nia Klein-Paris (malgranda Parizo). Nur preterpasante ni vidos tion kaj tion; ĉar malvasta estas la spaco, kiun permesis la severa sinjoro redaktoro. Pri kio vi precipe interesiĝas, tion studu mem detale, kiam vi venos al ni kiel karaj gastoj. Kaj nun — antaŭen!

Ni eliru de la ĉefstacidomo, kiu kvazaŭ estas la koro de la urbo. Senĉese alvenas aroj da personoj, montoj da pakaĵoj kaj leteroj, kaj ankoraŭ pli granda nombro eliras de tie en la tutan mondon. Nun la konstruaĵo je ne jam estas tute finkonstruita; grandegaj kranoj etendas siajn ferajn brakojn ĉielen, turniĝas kaj levas multajn centfuntojn kiel ludilon. Sed jam nun la bela domo estas grandioza kaj impresa.

Ni laŭiras rekte antaŭen la Goethe-straton. Maldekstre en valeto kuŝas la Schwanenteich (lago de l’ cignoj), restaĵo de la iama ĉirkaŭurba