Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
RAPORTOJ
el la
Jubilea Universala Kongresa Esperantista
ALBUMO,
KRAKOW 1912.

Jam en pratempoj la homaro posedis la misteran emon por pilgrimado kaj ĉi tiun emon ni heredis de niaj antaŭuloj. Pilgrimadoj, solene aranĝitaj vizitiroj al sanktaj lokoj ekzistis jam en antikvaj tempoj. La grekoj kaj la romanoj festvojaĝis al malproksimaj temploj, la hebreoj dum la festotagoj vizitis Jeruzalemon, la teŭtonoj migris al sanktaj arbaretoj, kaj en la nunaj tempoj la kristanoj pilgrimas al la tomboj de siaj sanktaj martiroj kaj la mahometanoj al Mekka.

Ĉiuj pilgrimadoj havas tion komunan, ke nur la samreligianoj povas en ili partopreni, ke nur la samkreduloj komprenas la altan inspiron, la neklarigeblan misteron kaj la internan senton. Tial alireligianoj, ofte ne povante kompreni la kaŭzon de l’ pilgrimekscito, kontraŭstare rigardas ĉi tiun pilgrimadon de alipensulo. En la mondon venis nova sento. La nova sento intuicie kunigis la disigitajn tamen komunajn pilgrimsentojn. Per la mistera rimedo de 16 simplaj lingvaj reguloj ĝi enblovis al ili spiriton de sia spirito. La Zamenhof’a genio kreis ion misteran, kio venas el koro, en koron sin enigas kaj mistere efikas, ke naciano estas estimata de alinaciano,