Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

permesu, ke en nia afero regu la principo: „kiu pli laŭte krias, tiu estas prava”! Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune”.

En alia parto de sia parolado D-ro Zamenhof diris: „En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj „espero, obstino kaj pacienco”; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas „konkordo”.

Tiel parolis Zamenhof. Dum tiu parolado li ankaŭ petis ne nomi lin plu majstro. Sed mia mano, gvidata de mia sento, rifuzas ne skribi la vorton majstro. Zamenhof, nia estra gvidanto, montris ĉiam kaj precipe dum tiu kongreso, ke li ne nur meritas la titolon majstro el vidpunkto de nia sankta afero, sed eĉ la titolon „majstro de la modesteco”.

Aŭskultante, neniam diskutante, li per mutaj vortoj kvazaŭ alparolis nin: — esperantistoj ne parolu senbezone, ne disputu, sed laboru diligente!

Kvazaŭ amanta kaj amegata patro li estis inter sia adeptaro. Kvankam li petis, ke oni ne glorigu lian personon, kvankam li nur modeste sidis en la aŭdantaro, tamen en multaj rilatoj ni ne povas sekvi liajn admonojn. Ĉu homoj povas malheligi sunon, aŭ ne admiri naturan belecon? Provu kontraŭstari! provu! Brila sunradio,