Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ENKONDUKO.

En la jaro 1909 „La Ligo de germanlingvaj aŭstriaj grupoj esperantistaj” (Wien) turnis sin pro aranĝo kaj invito de la VIIIa Universala Esperantista Kongreso al la dek plej gravaj urboj en la tiama aŭstria-hungaruja monarkio kaj ricevis plejparte tre favorajn respondojn. En la sama jaro ĝi sendis al la Konstanta Kongresa Komitato (K. K. K.) petskribon okazigi la okan U. E. K. en la aŭstria-hungaruja regno.

En la jaro 1910 okazis en Wien tutaŭstria Esperanto-kongreso, kiun partoprenis la esperantistoj de ĉiuj tieaj nacioj. La kongresanaro unuvoĉe akceptis la inviton de la polaj samideanoj, festi la 25 jaran jubileon en la pola, historie fama urbo Kraków.

La kongreso estis unuaranga, impona kaj por nia movado fruktedona.

La dua kongresa vicprezidanto, s-ro Stanislaw Rudnicki, la lerta organizanto, aperigis Jubilean Albumon, kiu estas bele kaj riĉe ilustrita, enhavanta fotografaĵojn kaj la kompletan liston de la kongresanaro.

La komitato honorigis min, skribi la tekston por tiu historia libro kaj aldonis kelkajn notojn.

Ĉar tiu Jubilea Albumo apartenas al la ne plu haveblaj bibliografiaj maloftaĵoj, la redakcio de M.E.B. decidis reeldoni ties tekston.

Tiu ĉi libreto enhavas, krome, la lastan oficialan kongresparoladon de D-ro Zamenhof.

Pro tio ke la rusa registaro malfavoris Esperanton,