Saltu al enhavo

Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

loĝantaro kaj la fervoreco de la ekzistanta jam en tiu ĉi ŝtato esperantistaro garantias bonan akcepton kaj ĝojigan restadon.

Fine, kaj plej grave: La ideo, inviti tutmondan Esperanto-Kongreson en la aŭstria-hungarujan monarĥion, vekis tiom da intereso en gravaj korporacioj (urbestraroj, komercaj ĉambroj, unuiĝoj por interkomunikiĝo de fremdlandanoj k.a.) de diversaj ĉefurboj en kelkaj provincoj, ke eĉ estas neeble, nomi momente iun certan urbon kiel kongresurbo por la tutmonda Esperanto-Kongreso dum la 1912a, sed ke la humile subskribita Ligo povas inviti nuntempe la tutmondan esperantistaron nur principe en la aŭstria-hungarujan monarĥion, rezervante al si proponon de certa urbo dum la Esperanto-Kongreso de la venonta jaro.

La humile subskribita Ligo do permesas al si, interkonsente kun ĉeĥaj, hungaraj, italaj, kroataj kaj polaj samideanoj same kiel en la nomo de ĉiuj germanlingvaj esperantistoj en Aŭstrio-Hungarujo, plue apogante sin sur konsentoj de diversaj urboj en la ŝtato kaj de multaj gravaj korporacioj, inviti la tutmondan esperantistaron por kongreso dum la 1912a en la aŭstria-hungarujan monarĥion kaj petas insiste afablan akcepton de tiu ĉi invito.

Wien, en aŭgusto 1909.
Sekretario,
Vicprezidanto,
 
JULIUS GLÜCK.
JOHANN SCHRÖDER.