Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon, — poste, kiam la revizoro forveturos, vi povos, se vi volas, denove ĝin pendigi. Ankaŭ via asesoro... Li sendube estas homo instruita, sed de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo, — tio ĉi ankaŭ estas nebona. Mi volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi, sed mi ne memoras jam, kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi rimedo, se ĉi tio efektive, kiel li diras, estas ĉe li odoro natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per diversaj medikamentoj Ĥristian Ivanoviĉ.

Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas supre diritan sonon.

Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras, ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.

Urbestro. — Nu, mi nur simple rimarkigis al vi. Sed rilate la internan disponadon kaj tion, kion Andrej Ivanoviĉ en la letero nomas peketoj, mi nenion povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio mem, kaj la volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kion do vi nomas peketoj, Anton Antonoviĉ? Inter peketoj kaj peketoj estas diferenco. Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas? En formo de ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.

Urbestro. — Nu, en formo de hundidoj aŭ de io alia, — ĝi ĉiam estas subaĉetoj.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, ne, Anton Antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon...

Urbestro. — Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi neniam iras en la preĝejon: kaj mi, almenaŭ, estas fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo.