Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la fingron supren). Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj, kvankam li prezentas sin kiel privatan personon. Ĉar mi scias, ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen peketoj, ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion, kion naĝas al la manoj… » (haltante). Nu, ni estas inter ni… « tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon : ĉar li povas alveturi en ĉiu horo, se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie inkognite… Hieraŭ mi… » Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj : « la fratino Anna Kirillovna alveturis al ni kun sia edzo ; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon… » kaj tiel plu, kaj tiel plu… Sekve jen vidu, kia cirkonstanco!

Ammos Fjodoroviĉ. — Jes cirkonstanco eksterordinara, tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo.

Luka Lukiĉ. — Kial do, Anton Antonoviĉ, por kio? Kial oni sendas al ni revizoron?

Urbestro. — Kial! Certe jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte) Ĝis nun, dank’ al Dio, oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo.

Ammos Fjodoroviĉ. — Mi opinias, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon : Rusujo… jes… volas fari militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.

Urbestro. — Eh kien vi ensaltis! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi estas urbo apudlima, he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.

Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, por diri al vi, vi ne tion… vi ne… La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo.

Urbestro. — Notas aŭ ne notas, sed mi vin, sinjoroj, avertis — rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco, kaj tial faru tiamaniere, ke ĉio estu