Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konvena : ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.

Artemij Filippoviĉ. — Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn.

Urbestro. — Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo… ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiun malsanon : kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton… Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda : tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.

Artemij Filippoviĉ. — Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon : ju pli proksime al la naturo, des pli bone, — karajn medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li mortos, li ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile kompreniĝadi kun ili : li ne scias ruse eĉ unu vorton.

Ĥristian Ivanoviĉ ellasas sonon, parte similan je la litero « i », parte je « e ».

Urbestro. — Al vi ankaŭ mi konsilus, Ammos Fjodoroviĉ, meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la petantoj, la gardistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la piedoj. Certe, aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu estas afero laŭdinda, kaj kial la gardisto ĝin ne devus aranĝi? Nur, vi scias, en tia loko estas nekonvene… Mi jam antaŭe volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam iel forgesadis.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin ĉiujn en la kuirejon. Se vi volas, venu tagmanĝi.

Urbestro. — Krom tio estas malbone, ke ĉe vi ĝuste en la juĝa ĉambro sekiĝas diversaj abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun la dokumentoj pendas ĉasa vipo. Mi scias, vi amas ĉason,