Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SALUTO EL VARSOVIO.
◡—◡ | —(◡)
—◡ | ◡—(◡)

Samideanoj, akceptu vi
Korajn salutojn el Varsovi’!

Akceptu ilin, tra l’ tuta mond’
Disportu ĉien al nia rond’.

Diru, ke ankaŭ sur pola ter’
Batas la koroj por sankt-esper'’

Ke ankaŭ tie, apud Vistul’,
Renkonte brilas amik-okul’,

Kaj etendiĝas fidela man’,
Sonas: „Bonvenu, samidean’!”

Kvankam la nokto ĉirkaŭas nin,
Ni kredas: Tago brilos en fin’.

Leviĝos fine la ora sun’,
Kie nur steloj flagretas nun.

Ektondros laŭte triumfa kant’
Pri fina venko de l’ esperant’;

Do mi nur preĝas: Ho, donu Di’,
Ke ĝin ekaŭdu ankoraŭ mi!