Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA REVENO DE L’ FILO.
(Prologo al la Krakova Kongreso.)[1]
—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!

En kabano mankis pano,
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo!

Kiel volus mi, patrino
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.

Ve! ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.

  1. Tiu ĉi jubilea kongreso esperantista bedaŭrinde ne povis okazi en Varsovio, kie naskiĝis Esperanto.