Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Czyż ja nie w polu, jak kalina,
Czyż ja nie sama ta jedyna?

En kampo, kiel viburneto,
Ĉu mi ne estas knabineto?
Kial en printempo mia
Devas velki flor' lilia?
Ho, sorto mia!

Ĉu mi ne estas patr-idino,
Ĉu mi ne estas solfilino?
Mian ĝojon prenis oni,
Volas min el hejmo doni!
Ho sorto mia!

Se mi eliras el kabano,
Mi vagas kiel orf-infano.
Amikino min ekvidas,
Kvazaŭ time for rapidas.
Ho, sorto mia!