Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia —

Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
Kiel premas min — ĉagreno.




AL LA SEMANTO.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.

Feliĉa, kiu en la koro
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma revo-floro
Maturan frukton elricevis.

Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,