Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.

Sub ĝi kolektis tero-filojn
La jubile’ de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.

Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.

En niaj koroj, granda homo,
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!