Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aŭskultu do! "Mi amas" tute ne parolas;
Mi, kiel karesata reĝino en domo,
Tra l' viv' sur florsternata vojo iri volas;
En viaj kisoj volas mi sveni ebria;
Al mi ĉiumatene lumu ora suno;
Ĉiuvespere, kiel lampo diamanta,
Ekbrulu, super mia kap', arĝenta luno;
Mi volas, ke vi aŭdu min dum tago tuta,
Kaj renkontu per via rideto saluta,
Kaj kantu al mi kiel najtingalo kanta;
Mi volas, ke min nutru ŝvit-laboro via;
Mi volas, ke vi kiel ombro, eĥo mia,
Ĉiam por mi responda, vivu mallibere.

* * *

Ne, — "mi vin amas", tio signifas laŭvere:
Kun vi mi levos ŝarĝon, vivo ĝia nomo!
Mi estos via lumo, ornamo en domo,
Mi portas al vi sanon, pacon kaj trankvilon!
"Mi amas" tio diras: idealo via,
Kaj ĉiu via celo estas same mia;
Ni kune laboradu, ke tago radia
   Al ter' pli frue sendu sian brilon!
Kaj mi volas, ke via vojo estu mia,
Via deziro estu de mi la deziro,
Ke estu vi de mia konscienc' inspiro,
   Kaj min konduku — al spirito dia.