Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Longe, longe jam forpasis
Tiuj de l’ ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne,
Jam ne batas multaj koroj…

En la tomboj ili loĝas
Post la ĝojo kaj sufero;
Ne por ili la muziko,
Sonoriloj de vespero!

Ankaŭ kiam mi ripozos
Je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado
De l’ vespera sonorilo,

Dum kun kanto novaj bardoj
Paŝos jam sur nia tero,
Kaj vin aŭdos, kaj vin laŭdos,
Sonoriloj de vespero! [1]

  1. Unuafoje presita en j. 1889 en № 2 de „La Esperantisto.”