Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
3.
LA LASTA ROZO.
(El Thomas Moore.)
’T is the last rose of summer,
Left blooming alone.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Jen floras, sola, forlasita
La lasta rozo de l’ somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte, kuŝas jam sur tero.

Ne estas ia flor’ parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.

Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas
Do iru, dormu vi kun ili!

Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena: